Estas malfacile por multaj homoj kompreni kial ĉifrovalutoj valoras. Ili pensas, ke se ili ne estas subtenata de registaro aŭ per io palpebla, ili ne povas havi valoron.
Ĉifrovalutoj valoras, ĉar uzantoj fidas je ili. Io simila okazas ĉe fidata mono kaj oro. Se neniu kredus, ke ili valoras, ili nenion valorus. Sed kial estas homoj, kiuj fidas je Bitcoin kaj aliaj ĉifrovalutoj? Krom havi reton, kiu funkciis sen gravaj komplikaĵoj ekde 2009, Bitcoin havas ion, kio distingas ĝin de la fidata mono: ĝi malabundas. Neniam ekzistos pli ol 21 milionoj de bitcoin-oj.
Male, centraj bankoj presas tiom da mono, kiom ili volas, por stiri la ekonomion de supre. Ĉar ili kreas pli kaj pli da mono, ĝi iĝas malpli kaj malpli valora.
Tial, kiam oni mezuras ĝin en eŭroj aŭ dolaroj, Bitcoin estas pli kaj pli valora. Tiu cifereca malabundo estis kreita en la protokolo de Bitcoin por konservi la monan valoron. Kvankam eblas krei alian blokĉenon similan al Bitcoin (ĉar ĝi estas libera programo) kaj tiel krei pli da moneroj, ne ĉiuj adoptus la klonan valuton, ĉar la valoro estas ĉefe en la uzantokomunumo kaj en la konfido akirita tra la jaroj. Estas multaj malsamaj valutoj, kiuj klopodas konkurenci kun Bitcoin, sed ili nur havas valoron, ĉar ili alportas iun apartan funkcion kaj havas komunumon, kiu subtenas ilin.
Kiel io cifereca povas esti malabunda?
Malkiel aliaj ciferecaĵoj, kiuj povas esti senlime kopiitaj kaj algluitaj, ĉifrovalutoj funkcias sencentre per konsenta mekanismo, kiu garantias ilian sekurecon kaj malabundecon. Ĉi tiu konsenta mekanismo malsamas laŭ ĉifrovaluto. La unua konsenta mekanismo uzita baziĝas sur procezo konata kiel laborpruvo, en kiu komputiloj nomataj ministoj konkuras por solvi matematikajn problemojn kaj tiel validigi transakciojn.
Ĉar ministoj ricevas monajn rekompencojn pro sia minado, ekzistas granda reto de komputiloj, kiuj tenas la reton sencentra kaj funkcianta 24 horojn, ĉiutage. Laborpruvo igas preskaŭ maleble nuligi aŭ modifi transakcion, kiam ĝi apartenas al la blokĉeno. Ĉar la reto estas validigita per granda kvanto de agantoj, kiuj ricevas rekompencojn pro sia kontribuo kaj kiuj havas, tial, intereson pri la bona funkciado de la reto, ne ekonomie eblas akumuli pli ol 50 % de la reto por malice modifi la blokĉenon.
Malpli kaj malpli estos kreitaj

Ĉiun kvaran jaron, Bitcoin duone malpliigas la rekompencojn, kiuj ricevas la ministojn, do malpli kaj malpli moneroj estos kreitaj. En la jaro 2140 la inflacia procento estos 0 %, tio estas, neniu nova monero estos kreita. La ministoj daŭre ricevos tiam rekompencojn, ĉar ekzistas kotizoj, kiuj ili ricevas por validigi transakciojn. Nun la inflacio de Bitcoin estas malpli granda ol tiu de oro, do ĝi estas unu el la plej dezirindaj kaj kreskantaj aktivoj.
Neniu centra institucio povas kontroli aŭ konfiski viajn bitcoin-ojn
Alia altiro, kiu donas valoron al Bitcoin estas, ke ĝi ne povas esti konfiskita de bankistoj aŭ de iu ajn. Oni ankaŭ ne povas repreni pagojn, kiel okazas en la tradicia banka sistemo. Se vi gardas la privatan ŝlosilon, neniu povas forpreni vian riĉaĵon.
Ĝi ebligas internacian komercadon
Danke al la blokĉena teknologio eblas komerci kun iu ajn en la mondo, kiu havas interretan aliron. Ĉifrovalutoj akiris rekonon kaj uzantojn tra la planedo, sekve ili plivaloriĝas.
Konkludo
Se daŭre ekzistos la Interreto kaj homoj, kiuj valoras kaj kredas je ĉi tiu teknologio, Bitcoin kaj aliaj similaj ĉifrovalutoj longatempe plivaloriĝos, ĉar ili estas deflaciaj. Homoj, kiuj konservas fidatan monon, male, perdos aĉetpovon dum la tempopaso, se la centraj bankoj daŭrigas la kreadon de mono.
Komentoj