Ĉu vi volas krei retejon uzante Nginx-servilon kaj vi volas ankaŭ havi tiun retejon kiel kaŝitan servon por Tor-uzantoj? Ĉi tie mi klarigas al vi kiel tion fari en Debiano (GNU/Linukso).
Unue ni devas instali la jenajn pakojn:
sudo apt install nginx tor
Poste oni devas malkomenti la sekvajn liniojn de la dosiero
/etc/tor/torrc:
#HiddenServiceDir /var/lib/tor/hidden_service/
#HiddenServicePort 80 127.0.0.1:80
Jen la rezulto:
HiddenServiceDir /var/lib/tor/hidden_service/
HiddenServicePort 80 127.0.0.1:80
Sekve ni restartigas la Tor-servon:
sudo systemctl restart tor
Dum la restartigo Tor kreas la hidden_service/-dosierujon kaj plenigas
ĝin per la URL de la kaŝita servo (dosiero hostname) kaj la publika
kaj privata ŝlosiloj.
Se kaj Nginx kaj Tor rulas kiel servoj kaj ni iras al la adreso, kiu
estas en /var/lib/tor/hidden_service/hostname, ni povos vidi la
bonvenan paĝon de Nginx.
Implicite la retejo por Nginx devas troviĝi en la vojo
/var/www/html/. Do ni nur devas disvolvi la retejon ene de tiu
dosierujo. Ne gravas, ĉu oni uzu Tor-URL-n aŭ kutiman URL-n, la retejo
estas la sama. Atentu, ke por ke la ligiloj al aliaj paĝoj de via retejo
funkciu uzante .onion-URL-jn, oni bezonas uzi relativajn adresojn.
Kromaĵo: aldoni paĝokapo .onion disponebla
Oni simple devas aldoni la sekvan linion add_header al la parto de la
agorda dosiero de Nginx1, kiu diras location /:
location / {
# Aliaj aferoj, kiuj troviĝas en location /
add_header Onion-Location http://[la_nomo_de_via_kaŝita_servo]/$request_uri;
}
Vi devos anstataŭigi [la_nomo_de_via_kaŝita_servo] per la nomo, kiu
troviĝas en la dosiero /var/lib/tor/hidden_service/hostname. La
rezulto devas esti io simila al tio ĉi2:
location / {
add_header Onion-Location http://63xpbju6u6kzge3k5mobwivob2seui4ka26l2iboraw5lxz262brgjad.onion/$request_uri;
}

Komentoj