Urba elirado

La lumo kaŝiĝis post la monto verda; ri havis sufiĉan tempon por iri al sia eta kaj trankvila rifuĝejo. Ri loĝis pacege kaj harmoniege en naturejo.

Iutage trovis ri alian personon en arbaro kie troviĝas proksima al ria rifuĝejo dum ri kolektis berojn. Ri proksimiĝis al la nekonata, kiu rigardis perdite al ĉiuj direktoj. Kiam ŝi ekperceptis rian apudeston, ri salutis rin ĝoje, kaj ili ekparolis.

Ri devenis de urbo serĉanta trankvilan ejon kie ri povis loĝi pace kaj libere. Ambaŭ komprenis sin tre bone jam de la komenco, do ili decidis kunlabori kaj loĝi kune.

La historiojn kiujn ri rakontis pri la urbo estis strangaj. Tie ne estis libereco. La bestoj ne kuris nek flugis libere, sed ili portis ligilojn ĉirkaŭ siaj koloj kaj spiris malpuran aeron. La homoj kiuj direktis tiujn kvarpiedo-bestojn ankaŭ havis mastroj al kiuj ili devis servi.

Kiam ri alvenis al la monto kaj ekkonis ria nova kunulo, ri trovis bonegan vivmanieron. Ri konis la plezuron pri observi la stelojn, pri spiri puran aeron, pri moviĝi libere...

Komentoj