Kiel bravaj grenadiroj, Vicigitaj flank'-ĉe-flanko, Sur bretar' de l' libroŝranko Ili staras en spaliroj. Admirinda kern-falango, Ĉiam preta, kun rapiroj De l' spirit', al militiroj Kontraŭ la tirana Manko. Botelvic' da eliksiroj El la plej nobela sango Donas spriton al la lango Kaj inspiron al la liroj Pli ol lernolibrodiroj! Al Botel' do estu danko!