Telegramo ne utilas por anonima komunikado

Telegramo donas al kelkaj homoj falsan senson de privateco, kiu neniel baziĝas sur la realo. Tio ĉefe okazas pro ĝia trompa reklamado: Telegram diras, ke ĝi estas libera programo kaj tujvoje ĉifrita. Eĉ se tiuj mensogaj asertoj estus tute veraj, la populara mesaĝilo havas aliajn gravajn problemojn, kiuj endanĝerigas vian privatecon.

Ne ĉifrita, proprieta, centra: privateca premsonĝo

Nur la fontkodo de la Telegrama aplikaĵo estas libera, sed tiu kodo estas senutila sen internaj proprietaj programoj kaj infrastrukturo. Tiuj centraj komponantoj estas kontrolataj de sola firmao, kiu povas esti devigita plenumi postulojn de aŭtoritatoj. En Aŭgusto de 2024, la Telegrama ĉefo estis arestita de la francaj aŭtoritatoj, kiuj postulis informojn pri Telegramaj uzantoj. Li cedis, montrante al la mondo, ke viaj privataj interparoloj, telefonnumero, IP-adreso, bildoj, ktp. ne sekuras.

Telegramo estas financata per abonoj kaj reklamoj. Kiu povas certigi al vi, ke en la estonteco ili ne pliigos siajn enspezofontojn ofertante al vi reklamojn bazitajn sur aferoj, kiujn vi sendas kaj ricevas, aŭ trejnante AI?

Kio malhelpas al Telegramaj dungitoj, kodrompistoj aŭ registaraj spionoj legi viajn mesaĝojn. Nenio. La mesaĝoj en Telegramo ne estas implicite ĉifritaj, do uzantoj estas neŝirmitaj. Kompreneble, ili povus komenci «sekretan babilejon», sed tiu funkcio ne disponeblas nek en la reta nek en la labortabla versio, kaj ĝi certe suspektigus vin pro tio, ke vi forlasis la gregon (laŭvola privateco ne sufiĉe bonas).

Ili sekvos vin

Forgesu esti anonima en Telegramo. Antaŭ ol eĉ povi komenci babiladon, vi devas provizi telefonnumeron, kiu povas esti facile ligita al via vera identeco. Kiel solvo, vi povus uzi portempan SIM-karton, forĵeti ĝin kaj uzi Telegramon en la komputilo. Sed kion fari se vi volas uzi ĝin en poŝtelefono? Vi devus havi sufiĉe da teknikaj scioj por instali privatecrespekteman poŝtelefonan operaciumon kaj eviti la spuradon de telefonaj retoj.

Unu maniero protekti vian identecon estas pagi por fora SMS-konfirmo per Monero (SMSpool ofertas tian servon) kaj uzi Telegramon en libera operaciumo. Se vi timas, ke Telegramo denove petos al vi konfirmon kaj vi volas daŭre uzi la saman konton, vi povas aĉeti aŭ longatempe lui telefonnumeron, kiu ne rilatas al via identeco.

Resume, privatece uzi Telegramon tro komplikas, do ĝi ne estas rekomendinda programo por tiuj celoj. Se iu invitas vin uzi Telegramon por paroli pri aferoj, kiuj devas resti privataj, ne faru tion. Proponu fari tion persone aŭ uzi liberan, malcentran kaj anoniman alternativon (kiel SimpleX, Delta ChatBriar).

Komentoj