Ĉifrovalutoj, anonimeco, sencentra ekonomio

Multaj homoj pensas, ke la ĉifrovalutoj estas anonimaj, sed ne estas. La plejparto de ili estas pseŭdoanonimaj, ĉar oni povas spuri la transakciojn kaj tiel malkovri kiu posedas la monujon1.

Ideale estus, ke implicite la ĉifrovalutoj funkciu anonime por eviti la kontrolon de la loĝantaro fare de la registaro kaj firmaoj; tio estas, ke ili estu io simila al la kontanta mono? Kial tiom gravas la privateco de la transakcioj?

Se la transakcioj estas publikaj, ĉiu ajn firmao aŭ homo povas scii tion, kion vi elspezis kaj kiel vi tion elspezis; ili povas malkovri, kie vi loĝas, kion vi ŝatas, ktp. Krome, la mono, kiun vi ricevas aŭ donas povas esti makulita (se ĝi estis antaŭe uzita de krimuloj). Ĉiu ajn kun teknikaj scioj povas spurigi la transakciojn2. Estas firmaoj, kiuj blokis transakciojn pro tio3.

La mono devas esti anstataŭigebla, tio estas, unu monero de eŭro (ekzemple) devas valori la samon kiel alia monero de unu eŭro. Bitcoin ne estas tiel, ĉar ili lasas spuron kaj estas homoj, kiuj preferus ne akcepti monon, kiu devenas de krimaj agoj, kiu malpli valorus.

La ĉifrovalutoj tamen signifis revolucion, kiu ebligis sencentre plenumi transaciojn sen la bezono de centra banko, kaj ekzistas kelkaj, kiuj oferas veran anonimecon.

Monero: vere anonima ĉifrovaluto

Monero estas la plej populara ĉifrovaluto, kiu ebligas privatajn transakciojn, sencentre kaj malmultekoste. Malsame ol la plejparto de la ĉifrovalutoj, Monero ne lasas spuron, per kiu oni povas identigi la transakciojn, la rivevantojn aŭ la pagantojn: ĉio estas anonime registrita en blokĉeno.

Ĉi tio, kaj ankaŭ ĝia granda komunumo de programistoj, kripografiistoj, tradukistoj, ktp., igas, ke Monero estu unu el la plej uzataj ĉifrovalutoj.

Granda energia kosto

La ĉifrovalutoj kiel Monero kaj Bitcoin funkcias per algoritmo nomita laborpruvo, kiu garantias la sekurecon de la reto, sed kiu ankaŭ signifas grandan energian koston. Ekzistas alia algoritmo nomita pruvo de partoprenado, kiu havas malpli grandan energian koston, sed kiu havas aliajn problemojn.

Kiuj kontraŭas la ĉifrovalutojn kutime kritikas ilian grandan energian koston, sed oni ne kutimas tiom paroli pri la energia kosto de la nuntempa banka sistemo (komputiloj, bankaŭtomatoj, oficejoj, ktp.).

La popola valuto

Estas homoj, kiuj asertas, ke la ĉifrovalutoj estas la popola mono, ĉar oni ne dependas de centraj bankoj kontrolitaj de registaroj, kiuj kutimas presi monon kaj tiel igi, ke ĝia valoro malpliiĝu. Kontraŭe la ĉifrovalutoj estas kreitaj per komputila povo validigante transakciojn, tio estas, ne estis kreitaj el nenio kaj havas praktikan utilecon. Tamen mini ĉifrovalutojn estas for de la aliro de homoj sen teknikaj scioj aŭ sen taŭgaj komputiloj.

La ĉifrovalutoj kutime kondutas simile al oro aŭ al arĝento, ĉar oni estigas malmultajn novajn ĉifromonerojn, do praktike multaj estas deflaciaj.

Kial ili ne estas pli uzitaj?

La ĉifrovalutoj nuntempe estas tre uzitaj: oni faras tage milionojn da transakcioj. Bone, ne ĉiuj uzas ilin, ĉar ili ne estas facile uzeblaj por multaj homoj kaj ne estas multe da instigo por elspezi ilin. Se vi havas ion, kio iĝos pli valora aŭ konservos sian valoron kaj alion, kio perdos sian valoron, kion vi preferas elspezi? Kompreneble vi konservas tion, kio konservos aŭ gajnos valoron (oro, kelkaj ĉifrovalutoj) kaj vi interŝanĝas tion, kio perdos valoron (fidata mono), antaŭ ol ĝi perdu ĝin. Ĉi tiu fenomeno estas konata kiel la leĝo de Gresham.

Kiel anonime aĉeti ĉifrovalutojn?

Oni devas elekti sencentran kaj liberan platformon kiel Bisq aŭ persone fari interŝanĝojn per kontanta mono, sen lasi spuron per banka transakcio.

Ekzistas platformoj, kiuj multe faciligas la aĉeton de ĉifrovalutoj. Tamen kelkaj ne lasas al vi sendi ĉifrovalutoj al via propra monujo, kio estus kiel havi monon en banko, kiu ne permesas al vi elpreni ĝin kaj nur lasas al vi interŝanĝi ĝin kontraŭ fidata mono. Tie estas kien ofte iras la nespertaj spekulantoj. Se oni uzas centran platformon — ne rekomendinda por la privateco —, plej bone estus elekti platformon, kiu ebligu al vi elpreni monon al monujo, kiu estas sub via kontrolo kaj ne sub la kontrolo de firmao.

Ne pagi impostojn

Kiam vi aĉetas per kontanta mono, vi povas eviti pagi impostojn, same per anonimaj ĉifrovalutoj kiel Monero.


  1. Kvankam oni povas uzi miksilojn de transakcioj por senspurigi ĉifrovalutojn kaj kovri la monan spuron. 

  2. Legu la artikolon «¿Cómo los gobiernos rastrean las transacciones con cripto para combatir el crimen?»

  3. Legu la artikolon «Bitcoin's Fungibility Graveyard»

Komentoj