Ne plu poŝtelefonoj

Ĉi tiu artikolo estas traduko de la angla artikolo «No cellphones beyond this point» de Alyssa Rosezweig, sub la CC BY-SA 4.0-permesilo.

Mi rifuzas kunporti poŝtelefonon — al miaj konfuzitaj amikoj en nia socio obsedita pri la teĥnologio—, tie ĉi la kialo. Iuj el vi jam demandis pri mia telofonnumero por skribi al mi. Eble vi estis instruisto en unu el miaj kursoj demandante, ke mi plenumu iun proprietan programaron en la kursejo. Eble vi estis familiano zorgita pri tio, ke en malsekura situacio mi ne povu telefoni por peti helpon.

Mia rifuzo havi poŝtelefonon estas pro kvar rezonoj, malgraŭ tio ke mi estas agema Interreta uzulo. En ordo de malplej al plej da graveco:

Unue, poŝtelefonoj estas malkomforta por mi. Mia tempo ĉe komputiloj mi grandege uzas per skribi, programi kaj krei arton; por mi ĉi tiuj taskoj bezonas grandajn klavarojn aŭ desegnan tabuleton. Ĉi tiu ja ne estas etika kialo eviti poŝtelefonojn kaj tabuletojn kaj mi agnoskas, ke multaj homoj havas uzojn pli konvenajn por la etaj aparatoj.

Due, poŝtelefonaj uzantoj kreas poŝtelefonan kulturon. En frakcio da homa vivotempo, poŝtelefonoj transformiĝis el malestantaj al socie akceptitaj por esti uzataj dum oni parolas al iu en reala vivo. Ĉi tiu kulturo ne estas neevitebla por ciferecaj aparatoj — multaj homoj uzas teĥnologion response, pro kio mi aplaŭdas —, sed ĝi restas deprime kutima. Se mi havus poŝtelefonon antaŭ mia nazo dum mi simulas paroli al miaj propraj amikoj, ĝi daŭrigus la ideon, ke tio estas bona agmaniero. Ĉar mi timas, ke mi iĝu iu, kiu malbone uzas teĥnologion tiumaniere, mi tute evitas kunporti poŝtelefonon por eviti la etikan riskon.

Trie, poŝtelefonoj estas grandaj riskoj por libereco kaj privateco. La plejparto de poŝtelefonoj en la bazaroj plenumas proprietan operaciumon, kiel iOS kaj havas amason da proprietaj programoj. Ankaŭ, malsame ol la plej granda parto de labortablaj kaj tekaj komputiloj, multaj el tiuj operaciumoj rulas kontrolojn de subskribo. Tio estas, anstataŭigi la sistemon per libera programaro estas kriptografie maleble kaj kelkfoje kontraŭleĝe. Nur tio estas sufiĉa kialo eviti tuŝi tiujn aparatojn.

La reala situacio estas bedaŭrinde malpli bona. En kutimaj aparatoj, estas nur unu ĉefa blato ene, la CPU. La CPU plenumas la operaciumon, kiel GNU/Linukson, kaj havas la tutan kontrolon de la maŝino. Ĝi ne estas tiel en poŝtelefonoj; tiuj aparatoj havas du ĉefajn blatojn — la CPU-n kaj la bazan bandon —. La unua havas la kutimajn liberecajn problemojn; la dua estas Interrete konektita nigra skatolo kun teruraj ebloj. Minimume laŭ la desegno de la poŝtelefonaj retoj, iam ajn, kiam la poŝtelefono konektas al la interreto (tio estas, la bando estas enreta), la uzula loko povas esti sekvata per triangulado de telefonaj turoj. Jam la risko estas neakceptebla por multaj homoj. Tradicie la telefonaj operacioj estas vundeblaj per observado kaj tuŝaĉado, ĉar nek alvokoj nek tekstoj estas ĉifritaj. Ankaŭ, por aldoni doloron al la vundo, malmultaj telefonoj havas acepteblan izolecon. Tio estas, la CPU, kiu povas plenumi proprietan programaron, ne kontrolas la bazan bandon, kiu por praktikaj celoj ne povas laŭleĝe plenumi liberan programaron en Usono. Anstataŭe, en multaj okazoj la baza bando kontrolas la CPU-n. Ne gravas, se oni uzas ĉifritajn mesaĝojn per XMPP, se la baza bando simple povas fotografi sen la scio nek permeso de la sistema operaciumo de la flanko de la CPU. Alternative, denove, depende de kiel la baza bando estas konektita kun la alio de la sistemo, ĝi povus havi la eblecojn fore aktivigi la mikrofonon kaj fotografilon. 33 jaroj poste mondo, en kiu ĉiuj kunportas poŝtelefonon, preterpasas la terursonĝojn de George Orwell. Eble vi «nenion kaŝas», sed almenaŭ al mi ankoraŭ gravas mia privateco. Poŝtelefonoj estas timigaj. Ne kalkulu je mi.

Fine laŭ la gravaj sekvoj por socio kaj libereco, mi rifuzas eternigi ĉi tiun sistemon. Mi povus decidi kunporti poŝtelefonon malgraŭ tio, decidante, ke kiel malinteresa homo mi povas oferi la liberecon pro la tuja plezuriga kunveno. Sed estante kompleza mi nur aldonus unu al la grando de la problema, grandan etikan pezaĵon, ĉar uzi la poŝtelefonan reton kontribuas al la retefiko, kiel la nomo indikas.

Se mi havus mian telefonon ekstere antaŭ aliuloj, ni indikus, ke «telefonoj estas bonaj». Se iu rigardas al mi kiel etika modelo, ili ankaŭ povus daŭrigi la uzadon de poŝtelefono.

Se mi permesus al miaj amikoj skribi min anstataŭ uzi pli etikan ilon, mi indikus, ke «sendi tekstan mesaĝon estas bone» kaj «estas rezone atendi, ke homoj sendu tekstajn mesaĝojn». Se ili estus en la limo pri la etiko kaj neceso kunporti poŝtelefonon, tio povus instigi al ili konservi ĝin.

Se mi uzus poŝtelefonon por taskoj en lernejo, mi dirus, ke «lernantoj en la 21a jarcento devus havi poŝtelefonon». Mi preferus esti la lasta obstinulo en la lernejo por memorigi al ili, ke tio ne estas etika supozo.

Se mi ricevas strangan rigardon de miaj konatoj, konfiduloj kaj instruantoj, mi havas nun la okazon eduki ilin pri libera programaro kaj privateco. Nur kelkaj homoj konscias pri la riskoj de tiuj «porteblaj aparatoj de sekvado» kiel Richard Stallman skribus. Tiuj «strangaj momentoj» estas perfektaj okazoj helpi al ili decidi pli informite.

Kunportante poŝtelefonon mi eternigus ion malbonan. Aktive rifuzante kunporti ĝin, mi rezistas kaj aktive faras ion bonan.

Do anstataŭ uzi poŝtelefonon, kiuj estas miaj alternativoj?

Por la plejparto de ciferaj taskoj, inklude skribi ĉi tiun afiŝon, mi uzas tekkomputilon, kiu plenumas liberan programaron. Adicie, por konekti al la Interreto, mi uzas Wi-Fi-an karton, kiu plenumas liberan integritan mikroprogramaron!

Por paroli al miaj amikoj, mi uzas malcentrajn, malfermitajn protokolojn, kie eblas. Konkrete oni povas kontakti min per retpoŝto, XMPP kaj Mastodon. En kelkaj okazoj, kiam tio ne eblas pro la retefiko, mi uzas liberajn malcentrajn sistemojn kiel IRC. Okaze mi uzas proprietajn sistemojn, kiuj estis retroprojektitaj por esti uzita per libera programaro, kiel Discord [la retroprojekto ligita ne plu ekzistas!]. Kie eblas, mi uzas tavolojn de forta ĉifrado funkciigitajn per libera programaro, kiel GPG kaj OTR, por pli da protekto kontraŭ privatecaj minacoj. Se loka privateco estas problemo, mi konektos per Tor. Iu ajn el tiuj metodoj estas grando paŝo super telefonaj alvokoj, tekstaj mesaĝoj, WhatsApp aŭ Snapchat. Ĉiuj tiuj kune ŝildos vin kontraŭ la plejparto de la malamikoj.

Por konekti, kiam mi estas ne hejme, mi serĉas publikajn Wi-Fi-retojn, kiujn oni povas sekurigi per ĉifrado kaj Tor. Se tio ne eblas, mi eble devas demandi al aliulo pri ria aparato — ĉi tio estas bedaŭrinda, sed dum la retefiko funkcias, estas etike akceptebla utiligi ĝin. En la plimulto de la okazoj mi tamen evitos konekti al Interreto for de mia hejmo; mi estas pli fruktodona eksterrete!

Do, jes, mi vivas sen poŝtelefono. Tio ne ĉiam estas komforta, sed rendimento, libereco kaj etika konduto ĉiam gravas pli ol komforto.

Mi instigas al vi fari la samon.

Komentoj