Ĉu iam okazis al vi, ke vi kopiis tekston de retpaĝo kaj, kiam vi algluis ĝin, aperis teksto modifita, aŭ nenio aperis? Tio okazas, ĉar tiu paĝo modifis la tondujon.
Por eviti tion vi povas malebligi Ĝavoskripton aŭ agordi Firefox per la jena metodo:
- En la adresbreto skribu 
about:config. - Premu la Enigan Klavon kaj poste la butonon Akcepti la riskon kaj daŭrigi.
 - En la serĉo-kampo skribu 
dom.event.clipboardevents.enabled. - Alklaku dufoje ĉi tiun opcion aŭ premu ĝian Baskuligi-butonon
   por ŝanĝi ĝian valoron al 
false. 
    Tiel la retejoj, kiujn vi vizitos ne povos modifi vian tondujon. Sciu, ke kelkaj retaplikaĵoj, kiuj modifas la tondujon per Ĝavoskripto (kiel Collabora), ne plu povos fari tion, do ilia kapablo alglui ne plu ĝuste funkcios.
