Memori .onion-URL-jn

Memori kaŝitajn servojn estas komplike, ĉar ili havas multajn hazardajn signojn kaj estas longaj, kiel http://duskgytldkxiuqc6.onion/. Kiel povas ni memori tiel strangajn URL-jn?

Tor Browser lasas uzi legosignojn por konservi la paĝojn, kiujn ni volas memori. Oni povas aldoni paĝon al la listo de legosignoj per la grafika fasado aŭ la klavarokomando Ctrl+D. Kiam jam estas konservita la legosigno, vi povas skribi en la adresbreto la paĝan titolon (kiu kutime aperas en la paĝa langetobreto, rilatas al la <title>-etikedo de HTML), kaj devos aperi la URL-j de legosignoj kies titoloj kongruu kun la skribito. Sufiĉas elekti la paĝon, al kiu ni poste volas iri.

Legosignoj en la adresbreto en Tor Browser

Ankaŭ eblas aldoni breton de legosignoj kiel flanka aŭ suba panelo. Aperos tiam bildetoj kaj paĝaj titoloj, por ke ni povu iri al ili facile premante ilin.

Se ni volas alinomi legosignon, importi la liston de legosignoj, eksporti ĝin aŭ fari aliajn opciojn specialajn, ni devas iri al la Biblioteko el la menuo de legosignoj aŭ premante je Ctrl kaj o samtempe.

Montrante kiel iri en Tor Browser al la Biblioteko

Ni povas ankaŭ skribi la URL-jn alie: per listo de paĝoj en HTML-aranĝo, paĝo en notlibro, administrilo por pasvortoj, ktp.

Komentoj