Malebligi Ĝavoskripton facile en Firefox kaj ĝiaj derivitaj retumiloj

Pro la "kaptilo", kiu signifas la esto de Ĝavoskripto en la Reto, ni povus esti plenumante proprietan Ĝavoskripton senscie. Ĉi tiu programaro povus kompromiti nian privatecon aŭ fari taskojn, kiujn ni ne deziras. Povas esti, ke ankaŭ ni ne volas plenumi Ĝavoskripton, ĉar ni testas, kiel retejo funkcias sen Ĝavoskripto dum ĝia kreado.

Por malebligi Ĝavoskripton en Firefox kaj ĝiaj derivitaj retumiloj, ni povas skribi about:config en la adresbreto kaj modifi la valoron de la agordo javascript:enabled el true al false. Sed fari tion ĉiufoje, kiam ni volas ebligi aŭ malebligi Ĝavoskripton, estas tre malkonforte.

Modifante la valoron de la agordo javascript.enabled en Tor Browser

Por ebligi aŭ malebligi Ĝavoskripton pli komforte ni povas uzi la kromaĵon JavaScript Toggle On and Off.

La kromaĵo kreos post la instalado butonon, kiun ni povas klaki por ebligi aŭ malebligi Ĝavoskripton. Estas multaj aliaj kromaĵoj, kiuj ankaŭ lasas al ni kontroli la Ĝavoskriptan kodon, kiun ni volas plenumi kaj la kodon, kiun ni ne volas plenumi; sed ĉi tiu kromaĵo estas ideala, se ni nur deziras ebligi aŭ malebligi Ĝavoskripton.

Se ni volas plenumi Ĝavoskripton en kelkaj retejoj, kiam kun la kromaĵo Ĝavoskripto estas malebligita, ni povas aldoni la URL-n de tiuj retejoj al blanko-listo en la menuo de agordoj de la kromaĵo.

Aldonante retejoj al la blankolisto de JavaScript Toggle On and Off

Komentoj