YouTube privatece per Invidious

Kiel oni jam bone scias, Jutubo ne estas libera programaro kaj ne respektas vian privatecon, sed bedaŭrinde kelkaj videoj nur troviĝas tie. En ĉi tiu artikolo mi prezentas al vi simplan manieron vidi Jutubajn videojn sen plenumi proprietan programaron el Guglo, per Invidious.

Invidious estas libera kaj malpeza interfaco por Jutubo, kiu estas farita atentante la programan liberecon. Jen kelkaj el ĝiaj trajtoj:

  • Sen reklamoj
  • Libera programaro, fontokodo sub AGPLv3-permesilo
  • Havas serĉilo
  • Ne bezonas Guglan konton por konservi abonojn
  • Subtenas apudtekstojn
  • Tre agordebla
  • Permesas enigi videojn el Invidious en via retpaĝo, kiel la jenan:

Ĉar ĝi estas libera programaro, ne estas nur unu versio. Tio signifas, ke vi povas instali je Invidious en via servilo aŭ elekti inter la disponeblaj publikaj nodoj.

Mi invitas al vi testi kiel ĝi funkcias. Jen mi montras bildojn, kiuj montras al vi tion, kion vi povas fari.

Vi povas ensaluti sen Gugla konto.
Vi povas vidi la plej novajn videojn de viaj abonoj.
Ĝi havas malhelan etoson.

Estas kromaĵoj de Firefox, kiuj aliigas ligilojn de Jutubo al ligiloj de nodoj de Invidious. Privacy Redirect ankaŭ funkcias por Nitter kaj Bibliogram.

Komentoj