Pelican estas tre agordebla kreilo de retejoj programita per Python. Ĉi tiu retejo estas farita per Pelican kaj disponeblas en kelkaj lingvoj Legu plu el Kiel krei plurlingvan retejon per Pelican
Aŭtoro: Jorge Maldonado Ventura
Transsalti pagmurojn de ĵurnaloj
Multaj ĵurnaloj montras pagmurojn, kiuj malhelpas, ke ni vidu la tutan enhavon de la artikoloj. Ekzistas tamen kelkaj ruzoj por eviti ilin.
Utila kromaĵo por la retumilo, kiu ebligas al ni salti tiujn pagmurojn, estas Bypass Paywalls Clean. Ĉi tiu kromaĵo funkcias en popularaj retejoj kaj oni povas facile aldoni aliajn. Kiel ĝi funkcias? Simple la kromaĵo uzas ruzojn kiel malaktivigi la Ĝavoskripton, malaktivigi la kuketojn aŭ ŝanĝi la nomon de klienta aplikaĵo (angle user agent) al tiu de konita ret-araneo (kiel Googlebot).
Ne necesas instali la antaŭan kromaĵon, se vi ne volas. Legu plu por detale scii la ruzojn, kiujn oni povas uzi por eviti plejparton de la pagmuroj.
Legu plu el Transsalti pagmurojn de ĵurnalojLiberaj programoj estas pli bonaj ol alkemio
Ĉu malfacilas klarigi la avantaĝojn de liberaj programoj al homoj, kiuj ne komprenas pri komputiloj? Same kiel oni ne devas esti ĵurnalisto por kompreni la profitojn de la gazetarlibereco, oni ne devas esti programisto por kompreni la profitojn de la liberaj programoj.
Legu plu el Liberaj programoj estas pli bonaj ol alkemioNi brulos en la fajro de la eterneco
Vi kaj mi estas la arbaro,
kun siaj branĉoj, kun siaj ombroj,
kun siaj lumoj, kun la vento,
kiu naskas uraganon.
Vi kaj mi, ĉiame brakumitaj...
brulos en la fajro de la eterneco.
git commit -m "Mi amas vin"
Ĉar ni estos memoritaj per niaj agoj. 🔥
Krei hazardajn videojn per FFmpeg
FFmpeg havas filtrilojn, kiuj
ebligas hazarde krei videojn. La
geq
-filtrilo povas krei videan
bruon (uzante nullsrc
-n kiel blankan fonon), dum la
aevalsrc
-filtrilo povas krei
sonan bruon.
Do ni povas krei bruan nigra-blankan videon de 1280x720
pikseloj per
la jena komando:
ffmpeg -f lavfi -i nullsrc=s=1280x720 -filter_complex \
"geq=random(1)*255:128:128;aevalsrc=-2+random(0)" \
-t 10 bruo.mkv