Liberaj programoj estas pli bonaj ol alkemio

Ĉu malfacilas klarigi la avantaĝojn de liberaj programoj al homoj, kiuj ne komprenas pri komputiloj? Same kiel oni ne devas esti ĵurnalisto por kompreni la profitojn de la gazetarlibereco, oni ne devas esti programisto por kompreni la profitojn de la liberaj programoj.

La libera programaro garantias al la uzantoj kvar esencajn liberecojn:

  1. La liberecon plenumi la programon kiel vi volas, por ĉia celo.
  2. La liberecon studi kiel la programo funkcias kaj adapti ĝin al viaj propraj necesoj. La aliro al la fontkodo estas antaŭkondiĉo por ĉi tio.
  3. La liberecon redistribui kopiojn por helpi aliulojn.
  4. La liberecon plibonigi la programon kaj publikigi la plibonigojn, por ke la tuta komunumo profitu. La aliro al la fontkodo estas antaŭkondiĉo por ĉi tio.

Garantiante ĉi tiujn liberecojn al la uzantoj la libera programaro malpliigas, aŭ eĉ forigas, ĉiun eblecon de regado de la programkreintoj super la uzantoj. Finfine temas pri eviti, ke iu utiligu la nescion de la uzanto por klopodi kontroli ilin aŭ profiti de ili iel ajn.

La ĉefa koncepto por kompreni la liberan programaron estas la libereco. Per la libera programaro la uzantoj havas la liberecon kaj la kontrolon fari kion ajn ili volas kun sia komputilo, krom senigi alian homon je iu el la kvar bazaj liberecoj.

La libera programaro, pro ĝiaj ecoj, havas avantaĝojn, kiujn oni povas profiti en multaj branĉoj:

  • Ekologia. La liberaj programoj estas tute reutiligeblaj, ne estas komplico de la planita malnoviĝo kaj troa konsumado.
  • Ekonomia. La libera programaro estas tre malmultekosta, preskaŭ ĉiam senkosta, ĉar oni ĉiam povas reutiligi ĝin. Kutime oni pagas por la programado de tre specifaj funkcioj aŭ por teknika servo.
  • Edukada. Ne eblas lerni kiel programo vere funkcias, se vi ne aliras al la fontkodo.
  • Etika. Ĝi estas la respondo al la postulo, ke ĉiu la scio devas esti libera kaj ne esti iel cenzurita aŭ limigita.
  • Politika. La kontrolo de la loĝantaro tre malfacilas per liberaj programoj, ĉar ĉiu ajn povas malkovri la fifunkciojn, ĉar la fontkodo estas alirebla.
  • Privata. Privateco estas pli granda garantio kun libera programaro. Amasa spionado per kaŝitaj funkcioj en programoj ne eblas, ĉar la kodo estas kontrolebla.
  • ...

La libera programaro estas empiria kaj sekvas sciencan labormetodon. Aliflanke la proprieta programaro baziĝas sur la obskurantismo, fido aŭ la bonvolo aŭ kapablo de ĝiaj kreintoj. Esence ĝi estas kiel kompari la labormetodojn kaj kredojn de alkemio kun tiuj de scienco.

Komentoj