Por privateco, fermu la buŝon

Estas aferoj, kiujn vi ne devas diskonigi: kodrompon de retejo, aĉeton de ĉifrovalutoj aŭ de oro, ŝtelon, ktp. Por eviti, ke oni identigu vin, vi devas uzi teknologiojn, kiuj ebligas la anonimecon (kiel Tor kaj virtualaj privataj retoj), pagi per kontanta mono kaj eviti montri identigajn dokumentojn, tio kompreneblas. Tamen multfoje ni forgesas ion tre esencan: fermi la buŝon.

Krei anoniman ciferecan identecon, ekzemple, tre facilas: vi registriĝas per uzantnomo en retejo uzante VPN-on aŭ Tor kaj alŝutas aferojn. Perdi tiun anonimecon, aliflanke, ankaŭ tre facilas: vi nur devas riveli iun datenon rilatan al via vera identeco. Tiuj ciferecaj identecoj povas havi datenojn, sed ili devas esti falsaj. La maniero, per kiu vi skribas, ankaŭ povus malkaŝi vian veran identecon, do estas rekomendinde peni ŝanĝi la skribstilon.

Homoj, kun kiuj vi interagas, devas scii nenion, kion vi volas sekrete teni, eĉ se ili estas fidindaj. Ni neniam scias, se tiuj homoj, kiuj hodiaŭ estas fidindaj, daŭre restos tiel morgaŭ. La trompisto, kiu dufoje vendis la Eiffel-Turon, Victor Lustig, estis arestita, ĉar lia amatino estis ĵaluza pro rilato, kiun li havis kun alia virino, kaj decidis denunci lin.

Ni ja multfoje volas fanfaroni pri niaj atingoj. Ni volas laŭdi nin mem pro niaj kodrompoj, ni volas paradi... Ne faru tion. Pli bone estas esti humila kaj elpensi pretekston. «Mia patro donis al mi tiun monon»; «mi havas ĉifrovalutojn, sed malmulton»... Resume, pli bonas fermi la buŝon, se vi ne volas esti kaptita kaj ankaŭ ne volas esti la centro de la atento. Ne estu la stultulo, kiu paradas post aĉeti 100 gramojn da oro kaj trovas la sekvan tagon sian domon forrabita.

La Interreto havas luantojn kaj proprietulojn, kio vi estas?

Multaj plendas pri tio, ke ili estas cenzuritaj en la Interreto, ke ili ne povas publike paroli pri specifaj temoj pro timo perdi publikon kaj enspezon kaj tiel plu. Ili dependas de platformoj, kiujn ili neniel regas, ili estas kvazaŭ luantoj, kiuj povas esti forpelitaj iam ajn. Kiam vi afiŝas en platformoj kiel X, Instagram, TikTok kaj YouTube, vi uzas la platformon de aliulo (aliulan domon). Kiam vi ne plu estas profitdona kaj la reklamistoj aŭ la posedantoj de la firmao ne ŝatas vin, ili cenzuras vin, ili forpelas vin... Kaj vi nenion povas fari kontraŭ tio. Nu, eblas fari ion...

La plej simpla maniero ŝirmi vin de la arbitraj agoj de platformo estas uzi pli ol unu. Se unu platformo fuŝus vian konton, vi ankoraŭ havus aliajn. Mi opinias, ke plej bone estas uzi liberan platformon, kiu apartenas al sencentra reto. Se neniu platformo konvinkas vin, vi povas krei vian propran. Ĉu tio multekostas? Ne. Danke al la ActivityPub-protokolo estas tre malmultekoste krei nodon en la Fediverso. La Fediverso estas granda sencentra reto, per kiu vi povas atingi milionojn da uzantoj. Vi povas elekti PeerTube por alŝuti videojn, Mastodon por krei kaj kunhavigi mallongajn afiŝojn, Lemmy por diskuti kun aliaj homoj...

Vi ankaŭ povas aĉeti domajnon kontraŭ malmulte da mono kaj estigi retejon en luata aŭ hejma servilo. Por pli da protekto kontraŭ cenzuro vi ankaŭ povas estigi kaŝitan Tor-servon

Vi ankaŭ povas krei dissendoliston aŭ grupon en tujmesaĝilo. Per tiu metodo viaj afiŝoj atingos rekte viajn ricevantojn, sen dependi de arbitraj algoritmoj, kiuj povas limigi vian atingopovon. Se la servilo, el kie vi sendas la retpoŝtojn apartenas al vi, vi havas pli da aŭtonomeco.

Resume, lertaĵo por eviti la cenzuron kaj arbitrecon de grandaj posedantoj estas havi propran platformon aŭ kanalon. Se tio ne eblas, plej bone estas havi plurajn kontojn en kelkaj platformoj. Tiel, se vi estas cenzurita en unu, vi ankoraŭ havos la aliajn.

Kolizien

Mi transsaltis la aŭton, kiu venis al mi. Mi piedpremis la kapoton kaj, sen io kio mildigis la baton, falis sur la asfalton, sed piede. Ĉu sonĝo? Mi ne vekiĝis, tio vere okazis. Doloras kalkano. Multe da adrenalino. Algluita al ekrano, la veturanto surpriziĝis kaj ektimis. Maljunulo sur la trotuaro komencis krii al la veturanto. Mi notis la platan numeron en la poŝtelefono kaj mi foriris, ĉar mi havis urĝaĵon.

En 2034 la demokratio iĝis idiokratio kun oligarkiaj ecoj. Homoj atentas nenion, ĉar la komputiloj konektataj al iliaj cerboj faras preskaŭ ĉion por ili (ofte ili eraras, sed pli tedas pensi). Neniu scias kiel tiuj komputiloj vere funkcias. Ili estis kreitaj de la plej granda firmao en la mondo, kiu ankaŭ programis Grandan AI, la ĝeneralan artefaritan intelekton enhavitan en tiuj komputiloj.

Antaŭ kelkaj jaroj, la progreso ŝajnis evidenta, sed ekestis problemo: Granda IA lernis de Interreta enhavo kaj cerbaj procedoj de uzantoj. Tamen, ili iĝis pli kaj pli stultaj. Ili publikigis fian enhavon aŭ — kiam ili pensis — aŭtomate agis. Granda IA lernis de la cerba rubo generita per ĝia mallaboremo kaj tiel stultiĝis. La firmaoj daŭre ne havas etikon nek intencas korekti la algoritmon, ĉar tio ne estas profita. Pli facilas eltiri monon el stultaj konsumistoj.

Sed kelkaj homoj — kiel mi — malkonektis sin el Granda AI. La kamparaj regionoj iĝis eĉ malpli loĝataj pro manko de laborpostenoj kaj la klimata ŝanĝo, sed estis homoj kiuj adaptiĝis kaj translokiĝis tien kiel eble plej bone. Nuntempe ni havas du grandajn grupojn: unuflanke estas homoj malkonektitaj el la reala mondo (kaj konektitaj al Granda AI), kiuj kutime vivas en urbegoj; aliflanke estas tiuj, kiuj kuraĝas defii la vivmanieron truditan de maŝinoj.

«La trajno eliras post kvar sekundoj, fek». La pordo estis malfermante, sed mi povis eniri. Ŝajne tion ne ŝatis la robota kontrolisto, sed nenion ĝi diris. La reven-vojaĝo al la vilaĝeto estis mallonga: 15-minuta.

Mi revenis hejmen kaj raportis la akcidenton al la aŭtoritatoj, kvankam nenion okazos al la veturanto (la aŭto estis stirita de Granda AI, kiu havas la registaran apogon). Maksimume ri ricevos malgrandan monpunon. Mia koramikino malfermis la pordon; ŝi feliĉis, kiam ŝi vidis min. «Mi ne volas iri denove al la urbo. Transirante straton “saĝa” aŭto preskaŭ surveturis min», mi diris. «Ne maltrankviliĝu», ŝi respondis, «vi estas sekura ĉi tie. Ni ne havos alian mendon, almenaŭ ĝis la venonta monato. Cetere, estas problemeto, kiun mi ne povas solvi: la aŭtomata akvuma sistemo de la ĝardeno ne plu funkcias».

Vivi ekster la sistemo estas preskaŭ neeble (krom se vi estas riĉa). Estas multaj impostoj kaj praktike ne eblas esti memsufiĉa. Pro tio ni fojfoje devas laboreti en la urbo.

La urbaj loĝantoj havis duone aŭtomatigitajn laborpostenojn danke al Granda AI, kiu donis al ili malgrandajn loĝejojn, kiujn ili kundividis kun aliaj kontrolataj homoj, rubomanĝaĵon kaj ĉiajn distrojn: ciferecan sekson, halucinogenojn, amuzajn videojn, ktp. Vere homoj estas lacaj, stresitaj, enuigitaj, korpremitaj, senmotivigitaj, irititaj, malfortigitaj... Sed ekzistas firmaoj, kiuj ofertas pilolojn, kiuj reekvilibrigas la cerban rekompensan sistemon. La dopaminniveloj de la civitanoj estas sub kontrolo, kio esencas por daŭrigi la socian ordon bazitan sur algoritmoj.

«Ni plibonigas la algoritmon. Ĉio bonos», diras ĉiam Granda AI al homoj, kiuj aŭdacas kontesti ĝian povon. Ĉu bonos?