Kiel krei plurlingvan retejon per Pelican

Pelican estas tre agordebla kreilo de retejoj programita per Python. Ĉi tiu retejo estas farita per Pelican kaj disponeblas en kelkaj lingvoj1. Per Pelican estas du opcioj por traduki retejoj:

  1. Traduki unuopajn artikolojn.
  2. Krei tutan subretejon (ekzemple freakspot.net/pt/) kun tradukitaj modeloj.

Unuopajn artikolojn

Por la unua opcio sufiĉas instali Pelican-on2 kaj krei du dosierojn kun la sama Slug en la dosierujo content/. Ekzemple en la esperanta dosiero (kiel-detrui-Google.md) ni skribus ion similan:

Author: Jorge Maldonado Ventura
Category: Privateco
Date: 2022-11-06 23:51
Lang: eo
Slug: Cómo-destruir-Google
Tags: rekta agado, reklamoj, bojkoto, Google, privateco
Title: Kiel detrui Google

La komerca modelo de Google baziĝas sur la kolekto de personaj datenoj de
uzantoj, la vendado de ili al aliaj firmaoj kaj la montrado de reklamoj. La firmaoj ankaŭ

Oni devas specifi lingvon malsaman (ekzemple Lang: es) ol tiu de la tradukita dosiero en la dosiero de la alia lingvo (en ĉi tiu ekzemplo kiel-detrui-Google.es.md). Laŭvole oni povas aldoni ankaŭ Save_as kaj URL por internaciigi la URL-jn.

Author: Jorge Maldonado Ventura
Category: Privacidad
Date: 2022-11-06 19:00
Lang: es
Slug: Cómo-destruir-Google
Save_as: cómo-destruir-Google/index.html
URL: cómo-destruir-Google/
Tags: acción directa, anuncios, boicot, Google, privacidad
Title: Cómo destruir Google

El modelo de negocio de Google se basa en recoger datos personales de
usuarios, venderlos a terceros y servir anuncios. La empresa también

Subretejoj

Por krei subretejon necesas uzi la i18n_subsites-kromaĵon. Por tio oni devas fari jenon:

  1. Elŝuti la dosierojn de la kromaĵo en la dosierujo uzita por loĝigi la kromaĵojn. En mia okazo ĝi troviĝas en plugins/i18n_subsites/.
  2. Aktivigi la kromaĵon kaj agordi la subretejojn, kiujn ni volas krei. En la jena ekzemplo mi agordas nur unu subretejon en la hispana:
PLUGINS = ['i18n_subsites']

I18N_SUBSITES = {
    'es': {
        'SITENAME': 'Sitio web sobre cultura libre',
        }
    }

Rekomendindas traduki la etoson de la retejo, tio estas, la menuojn, la malsuban parton, ktp. Por fari tion rekomendindas uzi GNU gettext. La kromaĵo inkludas gvidilon pri kiel lokigi etosojn kun Jinja2 (en la angla), kiun vi povas sekvi.

Finfine, per la variabloj disponeblaj en la kromaĵo oni povas aldoni falliston por ŝanĝi la lingvon kaj aliajn funkciojn. La metadatumoj de la artikolo devas esti kiel tiuj, kiujn ni uzis antaŭe kiel ekzemplojn. Se vi perdiĝas, vi povas konsulti la fontkodon de retejoj, kiuj uzas i18n_subsites; ekzemple la fontkodo de ĉi tiu retejo estas disponebla.


  1. En la portugala, germana, angla, hispana, rumana, rusa kaj Esperanto

  2. En Debian oni plenumus sudo apt install pelican. Por instali Pelican-on per Pip oni devas plenumi sudo pip3 install pelican

Komentoj