Kiel esplori homojn per sociaj retejoj

Malmultaj ciferecaj detektivoj atentas la uzokutimojn de la sociaj retejoj, kiuj povas riveli profundajn dezirojn, animstatojn, ktp. La algoritmo de la sociaj retejoj1 faras tion. Kiel profiti ĝin esplorante homon?

Esplorante homon pere de sociaj retejoj necesas, ke ni ankaŭ kolektu informon de uzo, kaj tion oni povas fari sekvante rin per izolita konto. Per ĉi tiu metodo la algoritmo rekomendos al ni aferojn rilatajn al riaj interesoj, ria animstato, ktp., aferoj kiuj ri eĉ ne afiŝis.

Akiri la IP-adreson kaj la teknikajn datumojn2 de la homo estas sufiĉe facilas: nur necesas gvidi rin al URL en servilo, kiun ni havu, kaj por fari tion ni devas igi, ke ri alklaku ligilon kaj ŝarĝu ian bildon aŭ videon, kiun ni havu por tio, kio ne malfacilas, se ni konas riajn interesojn. Se ni havas rian retadreson, ni povas uzi web bug (tio estas, nevidebla bildo).

Se ni volas akiri pli da informo, ni devas akiri la HTTP-petojn de la esplorita homo. Foje oni povas aĉeti datumojn al provizanto de retkonekto aŭ en la profunda reto, foje la registraraj sekurecaj fortoj aŭ spionaj agentejoj havas aliron al tiuj datumoj. Krome oni povis uzi socian manipuladon en la fizika mondo, aĉeti datumojn de paĝoj, kiujn la homo uzas, por akiri rian telefonnumeron, ktp.

La sola maniero protekti vin de fiaj sociaj retejoj kaj la aliro al via informo fare de kodumuloj, registaroj, ktp., estas ne uzante ilin. Oni povus ankaŭ malpliigi la riskojn uzante ilin limigite: sen Ĝavoskripto (kio multaj fiaj sociaj retejoj ne permesas); per Tor; nur afiŝi aŭ nur legi; ne alklaki en afiŝoj, kiuj atentigas vin; ne diri tio, kion vi ŝatas; pasiĝi ĉiam la saman tempon en ĉiu afiŝo por ne montri prefero por iu (io malfacila), ktp.

Finfine, facilas esplori homojn, kiuj ne estas uzantoj, sed uzitaj, ĉar ili estas la produkto de firmaoj, kiuj komercas kun riaj vivoj, riaj deziroj, riaj animstatoj, ktp. Oni povus pliigi la teknologia suvereneco havante propran retejon, anstataŭ dependi de socia retejo, aŭ uzante liberan socian retejon, kiu ankaŭ respektu la privateco de la uzantoj.


  1. Aliflanke estas kelkaj sociaj retejoj kiel Mastodon, kiu ne havas algoritmon de rekomendoj nek kolektas grandegajn kvantojn de uzantaj datumoj. 

  2. Kie vi aliras la Interreton, kiu aparato ri uzas, kiu lingvoj estas agorditaj por ri, kiuj versioj de retumilo kaj de operaciumo ri uzas, ktp. 

Komentoj