Skribu liberajn programojn: kompleta edukada rimedo por la liberprograma movado

banner-blog.webp

Hodiaŭ mi ĝojas anonci la publikigon de Skribu liberajn programojn! Ĉi tiu retejo estas nova ilo por la liberprograma komunumo, kiu celas provizi ampleksan kaj alireblan enkondukon kaj referencon por la liberprograma movado. Ni celas eduki aliulojn pri la liberprograma filozofio kaj praktiko, helpi al homoj kompreni kiel liberaj programoj gravas kaj kiel apliki tion.

Venu ĉi tien por lerni aferojn kiel:

Kaj multe pli!

La ĉefa enhavo de Skribu liberajn programojn provizas multege da utilaj informaj rimedoj pri kiel liberaj programoj funkcias kaj kiel iliaj principoj povas esti aplikitaj, sed tio ne estas ĉio pri liberaj programoj. La blogo, kvankam ĝi nur komenciĝas, donas multe pli da liberaj rimedoj por helpi al funkctenantoj kaj kontribuantoj pli bone kompreni kiel efike labori per liberaj programoj.

Estontaj temoj por la blogo inkludas:

  • Krei kaj administri viajn liberprogramajn komunumojn
  • Analizo de specifaj liberprogramaj permesiloj
  • Komerca partopreno en liberaj programoj
  • La rajtoceda graveco praktike

Ĉu vi volas helpi pri ĉi tio aŭ alia ideo? Konsideru skribi por ni!