Kio estas rajtocedo?

Rajtocedo estas permesilo de liberaj programoj. Ĝi estas desegnita por instigi la disvastiĝon de liberaj programoj kaj eviti, ke liberaj programoj estu integritaj en neliberajn verkojn. Ĉi tio funkcias donante al vi ne nur la rajton kunhavigi viajn plibonigojn, sed ankaŭ la devigon kunhavigi sub la samaj kondiĉoj. Estas tre grave kompreni ĉi tiujn devigojn, kiam vi reuzas rajtocedajn programojn en via propra verko.

Terminologia noto: Konfuzi «rajtocedon» kaj «programliberecon» estas kutima miskompreno: ne-rajtoceda programo povas esti libera, kaj malfermitkoda programo povas esti rajtoceda. Tamen tiuj, kiuj identigas sin pli kun la movado por la liberaj programoj, kutime estas pli favoraj al la rajtocedaj permesiloj ol tiuj, kiuj identigas sin pli kun la malfermitkoda movado.

La rajtoceda spektro

Ekzistas malsamaj liberprogramaj permesiloj en spektro, el permesemaj al rajtocedaj, bazita sur kiom ili substrekas la rajtocedon en iliaj licencaj kondiĉoj. Permesemaj licencoj emas permesi la reuzadon kaj havas relative malmultajn kaj malpezajn devigojn, kiel simplajn postulojn atribui. Kontraste rajtocedaj permesiloj trudas la devigon kunhavigi viajn ŝanĝojn kaj derivitajn verkojn sub la samaj licencaj kondiĉoj.

diversaj projektoj kaj licencoj organizitaj laŭ spektro Diversaj programaj licencoj kaj ekzemploj de projektoj, kiuj uzas ilin, organizitaj en la rajtoceda spektro. Origina bildo de David A Wheeler, CC BY-SA 3.0.

Kial elekti rajtocedan permesilon?

Kutimas, ke permese licencitaj liberaj programoj estu integritaj en malliberajn verkojn. Oni faras ofte tion pro akiri pli grandajn profitojn neante la kvar liberecojn al uzantoj, kiuj ricevas la ne-liberan verkon, profite uzante la programon sen redoni ion al la komunumo de liberaj programoj.

Rajtocedaj permesiloj traktas iujn el tiuj ĉi problemoj:

  1. Rajtocedo antaŭenigas la disvastiĝon de liberaj programoj kaj la kvar liberecojn certigante, ke laboro farita sur liberaj programoj kreskigas kaj profitas la medion de liberaj programoj.
  2. Rajtocedo certigas, ke tiuj, kiuj plibonigas aŭ reuzas liberajn programojn, konigu siajn ŝanĝojn al la komunumo, por ke ĉiuj uzantoj povu profiti de iliaj plibonigoj.

Rajtocedaj programoj povas esti venditaj, kiel ĉiuj aliaj liberaj programoj, sed postuli, ke komercaj plibonigoj restu liberaj certigas, ke la kvar liberecoj estu respektataj de ĉiuj partoprenantoj. Krome estas malfacile ŝanĝi la licencon de rajtoceda programo, se la aŭtorrajto apartenas al kelkaj homoj, kio utilas kiel forta promeso, ke la programo restos libera en la estonteco.

Molaj kaj fortaj licencoj

Rajtocedaj permesiloj malsamas pri kiom forte iliaj rajtocedaj paragrafoj influas la reuzon de la programo. Ekzemple la mola rajtoceda Mozilla Public License estas bazita sur dosieroj, tiel ke la rajtoceda paragrafo kovras individuajn fontkoddosierojn, kaj ne la projekton kiel tuton: vi povas meti unu el ĉi tiuj dosieroj en ajnan projekton, sen ke vi devu relicenci la pli grandan projekton, kondiĉe ke vi republikigas ajnajn ŝanĝojn de tiuj specifaj dosieroj.

Iom pli forta ekzemplo estas la GNU Lesser General Public License, kiu specife traktas programajn bibliotekojn. Ĉi tiuj bibliotekoj estas kompilitaj en artefakton de programaro, kiel komuna objekto aŭ statika dosiero, kaj la rajtocedaj kondiĉoj validas por ĉi tiu tuta artefakto. Tamen kiam ĉi tio estas ligita kun programo de ekstera liveranto, la rajtoceda paragrafo ne validas. Eĉ pli forta estas la GNU General Public License, kiu traktas la kompletigitan programon kiel la programan artifakton, al kiu la rajtoceda paragrafo aplikas.

Ĉe la fino de la rajtoceda spektro estas permesiloj kiel la GNU Affero General Public License, kiu etendas la GPL por apliki ĝin al programoj uzataj tra reto, kiel datumbazoj, kaj konsideras la uzantojn de tiu programo kiel «ricevantojn» de la programo, kiuj estas do rajtigitaj ricevi la fontkodon.

Kiel reuzi rajtocedajn verkojn

La plej simpla maniero reuzi rajtocedajn verkojn estas apliki iliajn permesilojn al via propra laboro kaj konforme distribui ĝin.

Se vi ne volas fari tion, vi povas nur uzi rajtocedan verkon sub la kondiĉoj permesataj de ĝia licenco, kaj vi verŝajne estos limigita al la uzo de molaj rajtocedaj verkoj. Ekzemple se via programo dependas de biblioteko, kiu uzas la LGPL, vi povos uzi ĉiun ajn licencon por via propra laboro, sed vi devos kunhavigi la ŝanĝojn, kiujn vi faras al la biblioteko mem. Se la programo uzas la GPL- aŭ AGPL-permesiloj, vi estos pli limigita. Legu zorge la licencajn kondiĉojn kaj konsultu advokaton, se vi ne certas kiel procedi.

Por pli da detaloj konsultu nian paĝon pri reuzi liberajn programojn.

Software Freedom Conservancy estas organizo, kiu, inter aliaj agoj, uzas jurajn rimedojn por rajtoceda observigo. Por lerni pli pri rajtoceda observigo por viaj propraj projektoj, konsultu iliajn rimedojn.