Permesiloj de liberaj programoj

La kvar liberecoj estas precipe garantiataj per la uzo de liberprograma permesilo. Estas multaj malsamaj specoj de permesiloj kun multaj malsamaj ebloj adaptiĝi al la unika situacio de ĉiu programa projekto.

Kiel liberprograma permesilo funkcias

Liberprograma permesilo donas la necesajn rajtojn, eble kondiĉitajn de kelkaj admonoj (ekzemple atribuo), por estigi la kvar liberecoj por ricevantoj de la programo. Ajna programa permesilo povas esti liberprograma permesilo, se ĝi defendas la kvar liberecojn, sed praktike la plejmulto da projektoj elektas unu el la multaj popularaj permesiloj kreitaj por ĝenerala uzo. Informo pri tiuj ĝeneralcelaj programpermesiloj kaj kiel elekti inter ili por viaj propraj projektoj estas donita en elekti licencon.

Ofte vi trovos liberprograman permesilon en la dosiero LICENSECOPYING estanta en la programa fontkodo. Aliaj projektoj, specife tiuj kiuj kombinas programojn de multaj devenoj, havas kompleksajn manierojn klarigi sian licencan situacion. Kutima metodo administri tion estas la REUSE-normo.

Se vi volas detale scii kiel liberprogramaj permesiloj funkcias, legu plu. Alie:

Sekvas: Partopreni

Komunaj ecoj de liberprogramaj permesiloj

Por kompreni viajn devigojn sub iu ajn permesilo, vi devos legi ĝin (kaj eble konsulti advokaton, speciale se vi reprezentas firmaon). Tamen la plejparto de liberprogramaj permesiloj havas iujn ecojn komunajn kun aliaj, kaj vi povas baze kompreni ilin lerante pri kelkaj esencaj ecoj. Tie ĉi estas iuj komunaj ecoj de liberprogramaj permesiloj:

Atribuo

Atribuo-klaŭzoj postulas, ke vi atribuu al la aŭtoroj, kiam vi distribuas aŭ reuzas programojn bazitajn sur permesiloj kun tia klaŭzo. Ĉi tiu kutime necesigas plene kopii la permesilon, aŭ iufoje simpla aŭtorrajta noto, kiam vi distribuas la programon, modifojn al ĝi aŭ novan programon, kiu inkludas ion aŭ ĉion el la originala programo.

Jen ekzemplo el la MIT-permesilo:

Permission is hereby granted, free of charge, to any person obtaining a copy of this software and associated documentation files (the “Software”), to deal in the Software without restriction, including without limitation the rights to use, copy, modify, merge, publish, distribute, sublicense, and/or sell copies of the Software, and to permit persons to whom the Software is furnished to do so, subject to the following conditions:

The above copyright notice and this permission notice shall be included in all copies or substantial portions of the Software.

Forlaso de garantio

Liberaj programoj ofte estas donitaj kiel donacoj. Kontraŭ tiu donaco oni ofte petas al vi, ke vi akceptu la programo kiel ĝi estas, sen nenia atendoj de subteno aŭ garantio de la eldonisto. Ĉi tiu forlaso de garantio estas uzata por forlasi respondecon pri libera programo, tiel ke la ricevanto respondecas pri tio, kion ri faras per ĝi.

Jen ekzemplo el la MIT-permesilo:

THE SOFTWARE IS PROVIDED “AS IS”, WITHOUT WARRANTY OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO THE WARRANTIES OF MERCHANTABILITY, FITNESS FOR A PARTICULAR PURPOSE AND NONINFRINGEMENT. IN NO EVENT SHALL THE AUTHORS OR COPYRIGHT HOLDERS BE LIABLE FOR ANY CLAIM, DAMAGES OR OTHER LIABILITY, WHETHER IN AN ACTION OF CONTRACT, TORT OR OTHERWISE, ARISING FROM, OUT OF OR IN CONNECTION WITH THE SOFTWARE OR THE USE OR OTHER DEALINGS IN THE SOFTWARE.

Rajtocedo

Iuj permesiloj ne nur permesas al vi kunhavigi viajn plibonigojn, sed postulas, ke se vi kunhavigas la programon aŭ programon, kiu derivas de la originala aŭ enhavas partojn de la originala, vi nur povas fari tion uzante la saman permesilon por viaj plibonigoj. Ĉi tio estas rajtoceda permesilo: ilo por eviti, ke liberaj programoj estu inkluditaj en ne-liberajn verkojn.

Jen ekzemplo el la Mozilla Public License 2.0:

All distribution of Covered Software in Source Code Form, including any Modifications that You create or to which You contribute, must be under the terms of this License. You must inform recipients that the Source Code Form of the Covered Software is governed by the terms of this License, and how they can obtain a copy of this License. You may not attempt to alter or restrict the recipients’ rights in the Source Code Form.

La rajtocedo estas detale klarigita en Kio estas rajtocedo?

Kongrueco de licencoj kaj sublicencado

La kapablo kombini multajn verkojn estas esenca trajto de la medio de liberaj programoj, sed la uzo de multaj malsamaj aŭtorrajtaj permesiloj povas malfaciligi ĉi tiun laboron. Pro tio naskiĝis la sublicencado kaj la kongrueco de licencoj: multaj liberprogramaj licencoj enhavas kondiĉojn, per kiuj ili povas esti etenditaj per la kondiĉoj de kromaj licencoj. Ĉi tio ebligas al vi kombini programojn kun du aŭ pli kongruaj licencoj por produkti novan programon submetita al la licenckondiĉoj de ambaŭ.

Ne ĉiuj licencoj havas kondiĉoj, kiuj kongruas unu la alian; specife rajtocedaj licencoj kutime estas malpli kongruaj kun aliaj. Programoj kun nekongruaj licencoj ne povas esti kombinitaj en unu verko.

Vi povas lerni pli pri kongrueco de licencoj en Reuzi liberajn programojn.

Uzo de varmarkoj kaj patentoj

Programlicencoj ĝenerale traktas aŭtorajn rajtojn, sed komercaj eldonistoj de programoj ofte tenas alian specon de intelekta propraĵo, kiel varmarkojn kaj patentojn. Kelkaj liberprogramaj licencoj havas klaŭzojn, kiuj traktas la rilaton inter la programa aŭtorrajto kaj alia intelekta propraĵo, ekzemple konsentante, ke la uzo de la programo ne malobservas la patentojn de la aŭtorrajta posedanto, aŭ malpermesante la uzon de la varmarkoj de la aŭtorrajta havanto.

Jen ekzemplo de la permesilo Apache 2.0:

  1. Grant of Patent License. Subject to the terms and conditions of this License, each Contributor hereby grants to You a perpetual, worldwide, non-exclusive, no-charge, royalty-free, irrevocable (except as stated in this section) patent license to make, have made, use, offer to sell, sell, import, and otherwise transfer the Work, where such license applies only to those patent claims licensable by such Contributor that are necessarily infringed by their Contribution(s) alone or by combination of their Contribution(s) with the Work to which such Contribution(s) was submitted. If You institute patent litigation against any entity (including a cross-claim or counterclaim in a lawsuit) alleging that the Work or a Contribution incorporated within the Work constitutes direct or contributory patent infringement, then any patent licenses granted to You under this License for that Work shall terminate as of the date such litigation is filed.