Pri liberaj programoj

«Liberaj programoj» estas programoj disvolvitaj kaj eldonitaj laŭ principoj, kiuj respektas la esencajn rajtojn kaj liberecojn de iliaj uzantoj kaj aŭtoroj — la liberecon uzi, studi, plibonigi kaj kunhavigi viajn programojn. La movado por la liberaj programoj estas tutmonda komunumo de programistoj kaj uzantoj, kiuj kunlaboras por krei programojn laŭ tiuj principoj.

Oni konsideras iun ajn programon kiel libera, nur se ĝi defendas la kvar esencajn liberecojn:

  1. La libereco uzi la programo por ajna celo.
  2. La libereco studi kaj plibonigi la programon.
  3. La libereco kunhavigi la programon.
  4. La libereco kunlabori por disvolvi la programon.

Programo, kiu defendas tiujn liberecojn, estas libera programo. Programo, kiu ne faras tion, estas nelibera.

Sekvas: La kvar liberecoj

Kio signifas «malfermitkoda» programo?

Malfermitkodo estas movado simila al la movado por la liberaj programoj. La movadoj malsamas ĉefe pri siaj celgrupoj: la malfermitkoda fokusiĝas pli pri komercaj aferoj, kaj la movado por la liberaj programoj temas pli pri la uzantoj. Tamen ambaŭ movadoj estas tre rilata kaj ofte kunlaboras. Ĉiu movado donas malsaman vidon de la programarlibereco, sed praktike preskaŭ ĉiuj programoj, kiuj estas konsideritaj kiel liberaj, estas ankaŭ konsideritaj kiel malfermitkodaj kaj inverse. La difino pri malfermitkodo kaj la kvar liberecoj estas kongruaj unu kun la alia.

Oni ofte nomas la du movadojn kiel tuton «movado por liberaj kaj malfermitkodaj programoj».

Ĝenerale ĉiuj malfermitkoda programo estas libera kaj inverse.

Vi povas lerni pli pri malfermitkodo en opensource.org.

Kio estas «koddisponebla» programo?

«Koddisponebla» programo estas iu ajn programo, kies fontkodo disponeblas, kiu povus aŭ ne defendi la kvar liberecojn. Ĝi povus limigi komercan uzon; restrikti redistribuon; malhelpi, ke la uzanto modifu la programon; kaj tiel plu. Ĉiuj liberaj kaj malfermitkodaj programoj estas koddisponeblaj, sed ne ĉiuj koddisponeblaj programoj estas liberaj.

«Koddisponebla» programo estas ofte nelibera.