Elekti permesilon

Elekti permesilon estas grava parto de publikigo de viaj liberprogramaj projektoj. Estas multaj elektoj kaj ĉiuj havas malsamajn avantaĝojn kaj sekvojn por la estonteco de via projekto. Povas malfacili ŝanĝi la permesilon poste, do vi devos konsideri tion zorge en la komenco.

Jen estas kelkaj multe uzitaj liberprogramaj permesiloj, kiujn ni rekomendas, kaj kial elekti ilin.

Post kiam vi elektas permesilon, inkludu ĝin, kiam vi kunhavigas vian programon. La plej facila maniero fari tion estas kopii la platan-tekstan version en dosieron nomitan «COPYING» en via fontkoda deponejo. Por pli kompleksaj situacioj ni rekomendas la REUSE metodo.

Rajtocedaj permesiloj

Rajtocedaj permesiloj utilas por garantii, ke via programo restas libera. La uzo de la rajtocedo postulas al iu ajn, kiu plibonigas vian programon, publikigi la plibonigojn sub la sama rajtoceda permesilo, kiu garantias, ke vi povu integri riajn plibonigojn denove en vian version. Por pli da detaloj vidu Kio estas rajtocedo?

Avantaĝoj

  • Certigas, ke via programo restos libera
  • Instigas komunumajn kontribuojn
  • Ĝenerale antaŭenigas liberajn programojn

Malavantaĝoj

  • Malpli allogaj por firmaoj
  • Devas konsideri licenckongruecon por reuzo

Rekomendataj rajtocedaj permesiloj

Permesilo Uzu ĝin por… Rajtoceda metodo
Mozilla Public License 2.0 Bibliotekoj (permesas vendoring) Bazita sur dosieroj
GNU Lesser General Public License Bibliotekoj (malpermesas vendoring) Bazita sur objektoj
GNU General Public License Plenumeblaj programoj Bazita sur plenumeblaĵoj
GNU Affero General Public License Retaj servoj Bazita sur reto

Permesemaj permesiloj

Permesemaj permesiloj trudas relative malmultajn devigojn al la ricevanto de via programo. Ĉi tiaj permesiloj permesas, ke la programo estu libere reuzita kaj integrita en iun ajn alian programan projekton, inkludante ne-liberan programon. Tio povas utili por projektoj kies celo estas komerca uzo aŭ vasta adopto.

Avantaĝoj

  • Ebligas facilan reuzon
  • Instigas vastan adopton
  • Alloga por komercaj uzantoj

Malavantaĝoj

  • Povas esti enigita en ne-liberajn verkojn
  • Malinstigas komunumajn kontribuojn

Rekomendataj permesemaj permesiloj

Ni rekomendas la sekvajn permesemajn permesilojn:

Rekomendataj por firmaoj

Por firmaoj, kiuj eldonas liberajn programojn, eble estas dezirinde uzi permesema permesilo, kiu inkludas konsiderojn por varmarkoj kaj patentaj rajtoj. Por ĉi tiu celo ni rekomendas la Apache 2.0-permesilon.

Publika havaĵo

Eldonistoj, kiuj deziras meti siajn programojn en la publikan havaĵon, devus scii, ke simpla dediĉo al la publika havaĵo ne sufiĉas por internacia uzo. Ni rekomendas la sekvajn permesilojn, kiuj provizas jurajn rajtojn ekvivalentajn al la publika havaĵo per maniero kongrua kun internaciaj leĝoj:

Permesiloj por aliaj situacioj

Ni havas apartan paĝon rekomendantan permesilojn por ne-programaj havaĵoj, kiel aŭdvidaĵoj:

Licenci ne-programajn havaĵojn