La kvar liberecoj

  1. La libereco uzi la programon por ajna celo.
  2. La libereco studi kaj plibonigi la programon.
  3. La libereco kunhavigi la programon.
  4. La libereco kunlabori por disvolvi la programon.

Ni ekzamenu ĉiujn el la kvar liberecoj pli detale.

0: Uzi la programon

La «0-a» libereco garantias la rajton, ke ĉiu povu uzi la programon por ajna celo. Vi estas rajtigita uzi ajnan programon por ĉiu ajn celo, inkludante komercan uzon — kontraŭintuicie vi povas vendi liberajn programojn. Vi ankaŭ povas inkludi liberajn programojn en vian propran verkon, sed estu singarda — estas iuj eblaj problemoj, pri kiuj ni parolos en Reuzi liberajn programojn.

En la lingvaĵo de liberaj programoj ĉi tio estas ofte nomita «nediskriminacia» postulo.

1: Studi kaj plibonigi la programon

La unua libereco garantias la rajton studi la programan agmanieron. Vi havas la rajton kompreni kiel la programo, sur kiu dependas, funkcias! Por faciligi ĉi tion la fontkodo devas esti inkludita ĉe la programo. La eldonantoj de libera programo ne povas malklarigi la fontkodon, malpermesi retroprojektadon aŭ alie eviti, ke vi uzu ĝin.

Aldone, vi havas rajton plibonigi la fontkodon. Oni ne nur donis al vi la rajton legi la fontkodon de libera programo, sed ankaŭ la rajton ŝanĝi ĝin por pli bone adapti ĝin al viaj bezonoj.

2: Kunhavigi la programon

La dua libereco garantias la rajton kunhavigi liberajn programojn kun aliaj. Se vi havas kopion de iu libera programo, vi povas doni ĝin al viaj amikoj, publikigi ĝin en via retejo aŭ paki ĝin kun alia programo kaj kunhavigi ĝin kiel parton de io pli granda. Vi ankaŭ povas kunhavigi viajn plibonigojn de ĝi — tiel pli bonas por ĉiuj!

Vi povas pagigi al tiuj, kun kiuj vi kunhavigas la programon, ekzemple por kovri la bendolarĝan koston. Memoru tamen, ke la ricevanto rajtas kunhavigi ĝin mem, sed repagi neniun tantiemon.

3: Kunlabori por disvolvi la programon

La tria libereco garantias unu plian rajton: la rajton kunlabori kun aliaj plibonigante la programon. Vi povas studi, plibonigi kaj kunhavigi la fontkodon, kaj la homoj, kun kiuj vi kunhavigas ĝin, povas studi, plibonigi kaj denove kunhavigi ĝin kun vi. Ĉi tio estas la fundamento de la movado por liberaj programoj: tutmonda komunumo de entuziasmuloj, kiuj kune kunhavigas kaj plibonigas programojn.

Sekvas: Permesiloj de liberaj programoj