Licenci neprogramajn havaĵojn

Liberprogramaj permesiloj estas la plej taŭgaj por licenci programojn. Tamen liberprogramaj projektoj ofte inkludi aŭdvidaĵojn, kiuj ne estas per si mem programoj, kiel artaĵoj kaj dokumentaro. Malsamaj permesiloj estas rekomenditaj por ĉi tiuj uzsituacioj. Ni havas kelkajn rekomendojn por permesiloj, kiuj taŭgas por ne-programaj aŭdvidaĵoj, kunhavas la spiriton de la liberaj programoj kaj kongruas kun liberprogramaj permesiloj.

Creative Commons

Por la plejmulto de plurmediaj havaĵoj — bildoj, aŭdaĵoj, videoj, skribaĵoj kaj tiel plu — taŭgas uzi Creative Commons-permesilojn, kiu inkludas agordeblajn opciojn por apartaĵoj kiel rajtocedo kaj atribuo. Rimarku tamen, ke la -ND (nemodifite) kaj -NC (nekomerce) specoj de la Creative Commons permesiloj estas nekongruaj kun liberaj programoj kaj la uzo de ĉi tiaj havaĵoj limigos la utilecon de via projekto ene de la medio de la liberaj programoj.

Aparataro

Aparataraj projektoj (skemoj, HDL-fontoj, ktp.) estas instigitaj uzi la CERN Open Hardware License.

Tiparoj

La SIL Open Font License estas rekomendata por distribui fontojn per maniero kongrua kun liberaj programoj.

Dokumentaro

La plejmulto da projektoj ne uzas specialan permesilon por sia dokumentaro. Tamen la GNU Free Documentation License estas kelkfoje uzita por ĉi tiu intenco.