Kontribui al liberaj programoj

Multaj projektoj de liberaj programoj serĉas helpon. Sendepende de via kompetenteca fako — kompetenteco pri iu programlingvo, skribante dokumentaron, komunuma administrado, merkatigkapabloj, fasonada kaj arta kapabloj — ekzistas projekto, kiu povus profiti de via helpo. Rigardu la ilojn, kiujn vi uzas ĉiutage: verŝajne multaj el ili jam estas liberaj programoj.

Iliaj komunumoj atendas renkonti vin! Trovu iliajn babilejojn, interretajn diskutejojn kaj aliajn renkontejojn kaj prezentu vin.

Sciindaj aferoj

Kiam vi sendas plibonigojn al liberaj programoj, oni kutime atendos, ke vi donu ilin sub la kondiĉoj de la programa permesilo, per kiu la projekto estas distribuita. Inspektu la permesilon kaj garantiu, ke vi povas konsenti kun ĝiaj kondiĉoj, kiam vi donas permesilon al viaj propraj kontribuoj.

Se vi ne posedas la verkon, al kiu vi kontribuas (ekzemple vi kontribuas per la tempo aŭ aparataro de via dunganto), vi devas akiri la rajtigon de la aŭtorrajta posedanto. Ĉi tio ankaŭ validas, se vi kunmetas kodon de alia liberprograma projekto — vidu reuzi liberajn programojn por pli da detaloj.

Pri «permesila konsento de kontribuanto»

Iuj projektoj petos, ke vi subskribu «permesilan konsenton de kontribuanto», aŭ similan dokumenton, kiam vi donas vian kontribuon. Gravas, ke vi zorge legu ĝin. Ĉi tiu dokumento povus esti uzita simple por kontroli, ke vi posedas la aŭtorrajton sur via ŝanĝo kaj havas la rajton kontribui ĝin. Tamen multaj el ĉi tiuj konsentoj ankaŭ povus peti, ke vi rezignu iujn el viaj rajtoj, ekzemple por permesi al la eldonisto inkludi viajn ŝanĝojn al novaj versioj de la programo.

Vi ne estas devigita rezigni viajn rajtojn. Tiaj akordoj povus esti bezonataj, por ke la originala eldonisto akceptu inkludi viajn ŝanĝojn al sia versio de la programo kaj distribuu tiujn ŝanĝojn por vi. Tamen vi ĉiam rajtas mem distribui plibonigitan version de la programo, sendepende de la originala eldonisto.

Eldonistoj de liberaj programoj estas multe malinstigitaj uzi permesilajn konsentojn de kontribuantoj por administri siajn komunumajn kontribuojn. Por pli da detaloj vidu Administri rajtocedan posedon.