Administri rajtocedan posedon

Indas klarigi la naturon de la aŭtorrajta posedo en liberaj programoj. Se mankas permesila konsento de kontribuanto aŭ simila dokumento (ago, kiun ni ege malrekomendas), kiel disvolvantoj kaj eldonistoj de liberaj programoj administras la leĝajn rajtojn ligitajn kun la programa aŭtorrajto?

Kiu posedas liberprograma projekto?

Kiam vi kontribuas al liberprograma projekto, se vi ne asignas vian aŭtorrajton al iu alia, vi retenos la posedon de la rajtoj de la intelekta propraĵo ligitaj al viaj kontribuoj. Viaj ŝanĝoj estas tiam licencitaj al ĉiuj aliaj, inkludante la aliajn aŭtorrajtajn posedantojn, sub la samaj kondiĉoj kiel la permesilo, per kiu la projekto komence estis distribuita.

Tiel, preskaŭ ĉiam, la aŭtorrajtoj de ĉiu ajn programa projekto estas tenata sume de ĉiuj homoj, kiuj kontribuis intelektan havaĵon al ĝi, kiuj licencas ĝin al uzantoj, kaj inter si, per liberprograma permesilo.

Determini devenon

Povus esti dezirinde por iuj projektoj, precipe komercaj projektoj, formale determini jenon por ĉiu kontribuo:

  1. La kontribuinto posedas la aŭtorrajton de sia kontribuo aŭ estas rajtigita de la aŭtorrajta posedanto uzi ĝin.
  2. La kontribuinto akceptas licenci sian aŭtorrajton sub la kondiĉoj de la projekta permesilo.

Se estas dezirinde por via projekto formale determini la devenon per ĉi tiu maniero, ni rekomendas uzi la Developer Certificate of Origin. La plejparto da projektoj faciligas tion demandante al aŭtoroj «subskribi» iliajn kontribuojn. La versikontrola sistemo Git provizas manieron montri, ke iu difinita kontribuo estis subskribita per la opcio git commit -s.

Ŝanĝi projektan permesilon

Eble vi iam volos ŝanĝi la permesilon de via projekto.

Se la projekto estas licencita per permesema permesilo, ĝenerale eblas sublicenci la originan projekton per nova permesilo kaj apliki la novan permesilon al estontaj ŝanĝoj. Vi ankoraŭ devos observi la originajn permesilkondiĉojn, kiel atribuon, sed estontaj ŝanĝoj devos esti licencitaj sub malsamaj kondiĉoj. Laŭ ĉi tiu senco ŝanĝi la permesilon similas al komenci novan projekton kaj inkludi la originan kodon en ĝin.

Tamen se la projekto estas licencita per rajtoceda permesilo, tio pli malfacilas — ofte maleblas. Ĉi tio estas intenca eco de rajtocedaj permesiloj: necesas por eviti, ke la projekto estu integrita en ne-liberan programon. Vi ĝenerale ne povas sublicenci rajtocedan projekton same kiel vi licencas permeseman projekton.

Eblas ŝanĝi la permesilon de rajtoceda projekto, sed vi devas aŭ (a) akiri la permeson de ĉiuj aŭtorrajtaj posedantoj aŭ (b) reskribi iliajn kontribuojn. Ĉi tio metodo ankaŭ taŭgas, se vi volas ŝanĝi permeseman permesilon sen esti submetita al ĝiaj originaj kondiĉoj (kiel atribuo), sed ĉi tio kutime ne valoras la penon konsiderante la relative ne-striktaj kondiĉoj de permesemaj permesiloj.

Estas pro tio, ke teni la aŭtorrajton de la kontribuintoj sume, anstataŭ asigni aŭtorrajton al sola estaĵo, estas rekomendata por rajtocedaj projektoj: tio fortigas la longtempan sekurecon de la projekta liberprograma stato igante, ke estu pli malfacile ŝanĝu ĝin al ne-libera permesilo.