Publikigi liberajn programojn

Ĉu vi havas bonegan ideon por nova liberprograma projekto kaj volegas publikigi ĝin? Bonege! Jen la paŝoj:

  1. Skribu tion!
  2. Elektu programan permesilon
  3. Publikigu vian projekton
  4. Kreu komunumon (laŭvole)

Skribi vian programon

Ni ne povas helpi vin multe kun ĉi tiu parto, kompreneble. Tamen jen konsilo: publikigu baldaŭ. Multaj funkctenantoj hezitas publikigi sian kodon, zorgitaj pri malaltkvalita dokumentaro, mankantaj funkcioj, abundaj eraroj aŭ eĉ nur malaltkvalita kodo — ĉi ĉio devas esti riparita antaŭ ol ĝi pretas por la mondo. Ne tiel! Publikigi baldaŭ estas decida paŝo por rapide ricevi komentojn kaj allogi la helpon de aliuloj. Eldonu vian kodon kiel eble plej baldaŭ.

Elekti permesilon

Antaŭ ol publikigi tamen vi devas elekti liberprograman permesilon, kiu taŭgas por viaj bezonoj. Vi mem povas skribi unu, sed tio estas ege malrekomendita, eĉ por grandaj firmaoj, kiuj povas dungi helpantan advokaton. Estas multege da permesiloj, kiuj taŭgas por ĉiuj bezonoj, kaj ni analizas kiel elekti la ĝustan por vi en Elekti permesilon.

Elekti permesilon devigas, kiam vi publikigas liberprograman projekton — se permesilo mankas, via verko estas ne-libera. Via elekto ankaŭ povus estigi longtempajn sekvojn por via projekto, do zorge elektu. Ĉi tio estas grava paŝo.

Publikigi vian projekton

Kiam vi pretas publikigi vian verkon, la plej facila metodo estas alŝuti ĝin al kodejo. Eblas elekti multajn, ĉiuj provizas multajn ilojn por faciligi al vi la disvolvadon kaj kunlaboradon. Multaj el ĉi tiuj kodejoj estas mem liberaj programoj — ni rekomendas uzi ĉi tiajn anstataŭ ne-liberaj alternativoj. Jen estas kelkaj rigardindaj sugestoj:

Vi ankaŭ povas gastigi vian projekton en via propra infrastrukturo. Io tiel simpla kiel tar-dosiero en via servilo sufiĉos, sed vi ankaŭ povas ruli tutan kodejon en via propra datumejo, se tio pli bonas por via projekto.

Krei komunumon

Unu el la ĉefaj avantaĝoj publikigi liberajn programojn estas, ke via komunumo povas engaĝiĝi helpante igi ĝin pli bona ol vi povas fari sole. Administri vian komunumon gravas por certigi, ke via programo estas kiel eble plej bona. Ni publikigas artikolojn pri diversaj temoj interesaj por partoprenantoj en liberaj programoj, inkludante konsilojn pri kreado kaj administrado de komunumoj. Vizitu ĝin!