Forigi la kuketojn en retumiloj

La kuketoj estas precipe uzitaj kiel spurilo fare de firmaoj rilataj al reklamoj en Interretoj aŭ al la amasa kolektado kaj analizado de datenoj.

Por protekti la privatecon rekomendindas forigi la kuketojn post forlasi retejojn. Kvankam ĉi tio signifas problemetojn, ĉar oni devas denove enigi ensalutilojn, se estas retejo, en kiu vi ensalutas, tio estas bona maniero protekti vin kontraŭ la sekvado. Ĉi tio estas kio Tor Browser implicite faras.

Tamen, se ni konas konfidindajn retejojn, sensencas forigi tiujn kuketojn. Plej bone estus implicite forigi ilin, krom en konfidindaj retejoj. Aŭ eble por iuj homoj forigi ĉiujn kuketojn troas, ĉar por tiuj homoj estus pli bona kompromiso forigi nur kuketojn de eksteraj liverantoj.

Ĉiuokaze, ni povas estigi regulojn por forigi kuketojn laŭ nia bezono per la kromaĵo por retumiloj Cookie AutoDelete.

Implicite la kromaĵo uzas tre permeseman agordaron. Por aliri al la opciojn sufiĉas premi la kromaĵan bildeton.

Laŭ mia gusto gravas estigi Limpieza automática activada. Tiel ne necesas permane forigi ĉiujn kuketojn, premante la butonon Limpiar. En la antaŭa bildo oni povis vidi du sugestojn de reguloj kaj du butonojn: Lista gris kaj Lista blanca.

La reguloj estas kreitaj pere de simplaj regulaj esprimoj. La esprimo freakspot.net forigas la kuketojn de https://freakspot.net, kaj *.freakspot.net forigas la kuketojn de https://freakspot.net kaj ĝia subdomajnoj. La lista gris igas, ke la kuketoj ne foriĝu ĝis la retumila restartigo (ĉi tio utilas por retejoj, en kiuj oni volas resti ensalutita kaj forigi la kuketojn antaŭ restartigi la retumilon). La lista blanca malhelpas, ke la kuketoj estu forigitaj.

Por agordi aliajn opciojn, ni povas premi la Configuraciones-butonon. Flanke de ĉiu opcio estas demandosigno, kiu kondukas nin al pâgo de dokumentaro kun la signifo de tiu opcio. Je la dato, kiam mi skribis ĉi tiun artikolon, tiu dokumentaro nur estas en la angla.

En la flanka menuo, kiun ni vidas en la agordara paĝo, ni povas aliri al la Lista de expresiones, por redakti ĉiujn la regulojn, kiujn ni estigis, kaj ankaŭ por eksporti kaj importi la regulojn por reuzi ilin en alia retumilo.

Komentoj