Vidi la kodajn modifojn en Vim per vim-gitgutter

Kelkfoje, kiam ni redaktas tekston aŭ fontkodon, utilas vidi la ŝanĝojn, kiujn ni faris rilate al la antaŭa versio. Per vim-gitgutter eblas aŭtomate fari tion sen eliri el la redaktilo. vim-gitgutter estas kromaĵo por Vim, kiu montras la lastajn ŝanĝojn faritajn en dosiero de Git-deponejo.

Legu plu el Vidi la kodajn modifojn en Vim per vim-gitgutter

Kiel lerni uzi Vi(m)-n?

Kvankam estas simpla redaktilo, Vim povas esti iom malfacile lernebla. Kiel perdi tempon por lerni uzi redaktilo tiel stranga kaj malnova?

Estas du versioj: Vi kaj Vim (angle Vi improved). Ambaŭ funkcias same, sed Vim havas pli trajtojn, kvankam ankaŭ bezonas pli da diskspaco. Vi estas instalita en la plej granda parto de komputiloj kun GNU/Linukso. Se vi administras komputajn sistemojn, estas strange trovi vian plej ŝatatan redaktilon en hazarda servilo, sed Vi estas preskaŭ ĉiam tie. Sciante kiel funkcias vi povas rapide solvi problemojn kaj redakti rapide dosierojn en komputiloj sen grafika fasado.

Vim estas redaktilo, kiu ŝparas tempon, kiam vi scias kiel uzi ĝin, ĉar oni ne devas disigi la manojn el la klavaro por preni la muson. Lerni uzi reĝima redaktilo (havas kelkajn modojn: enmeto, normala...) kiel Vim ja ne estas simple, sed valoras la penon longtempe. Mi dirus, ke estas unu el la plej efikaj redaktiloj disponeblaj, kaj oni havas la garantio, ke ne malaperos nek grandaj ŝanĝoj estos aldonitaj, kiel okazas kun aliaj modernaj redaktiloj.

Por komenci lerni vi povas plenumi vimtutor en la terminalo, se vi havas Vim-n instalitan. Se ne, oni povas instali ĝin en distribuoj de GNU/Linukso bazitaj sur Debiano per la sekva komando:

sudo apt install vim