La Interreto havas luantojn kaj proprietulojn, kio vi estas?

Multaj plendas pri tio, ke ili estas cenzuritaj en la Interreto, ke ili ne povas publike paroli pri specifaj temoj pro timo perdi publikon kaj enspezon kaj tiel plu. Ili dependas de platformoj, kiujn ili neniel regas, ili estas kvazaŭ luantoj, kiuj povas esti forpelitaj iam ajn. Kiam vi afiŝas en platformoj kiel X, Instagram, TikTok kaj YouTube, vi uzas la platformon de aliulo (aliulan domon). Kiam vi ne plu estas profitdona kaj la reklamistoj aŭ la posedantoj de la firmao ne ŝatas vin, ili cenzuras vin, ili forpelas vin... Kaj vi nenion povas fari kontraŭ tio. Nu, eblas fari ion...

La plej simpla maniero ŝirmi vin de la arbitraj agoj de platformo estas uzi pli ol unu. Se unu platformo fuŝus vian konton, vi ankoraŭ havus aliajn. Mi opinias, ke plej bone estas uzi liberan platformon, kiu apartenas al sencentra reto. Se neniu platformo konvinkas vin, vi povas krei vian propran. Ĉu tio multekostas? Ne. Danke al la ActivityPub-protokolo estas tre malmultekoste krei nodon en la Fediverso. La Fediverso estas granda sencentra reto, per kiu vi povas atingi milionojn da uzantoj. Vi povas elekti PeerTube por alŝuti videojn, Mastodon por krei kaj kunhavigi mallongajn afiŝojn, Lemmy por diskuti kun aliaj homoj...

Vi ankaŭ povas aĉeti domajnon kontraŭ malmulte da mono kaj estigi retejon en luata aŭ hejma servilo. Por pli da protekto kontraŭ cenzuro vi ankaŭ povas estigi kaŝitan Tor-servon

Vi ankaŭ povas krei dissendoliston aŭ grupon en tujmesaĝilo. Per tiu metodo viaj afiŝoj atingos rekte viajn ricevantojn, sen dependi de arbitraj algoritmoj, kiuj povas limigi vian atingopovon. Se la servilo, el kie vi sendas la retpoŝtojn apartenas al vi, vi havas pli da aŭtonomeco.

Resume, lertaĵo por eviti la cenzuron kaj arbitrecon de grandaj posedantoj estas havi propran platformon aŭ kanalon. Se tio ne eblas, plej bone estas havi plurajn kontojn en kelkaj platformoj. Tiel, se vi estas cenzurita en unu, vi ankoraŭ havos la aliajn.

Reddit perdas uzantojn kaj monon, ĉar ĝi ignoris la plendojn de siaj uzantoj

Reddit pagas la prezon ignori la proteston de siaj uzantoj kontraŭ siaj lastaj ŝanĝoj.

Unuflanke multaj homoj moviĝis al aliaj platformoj kiel Lemmy, kiu triobligis siajn uzantojn en mallonga tempo:

Aliflanke la retejo de Reddit ĉesis funkcii pro protestoj, en kiuj pli ol 7000 diskutejoj Legu plu el Reddit perdas uzantojn kaj monon, ĉar ĝi ignoris la plendojn de siaj uzantoj

Ĉesu uzi Reddit

Miloj da Reddit-komunumoj morgaŭ ĉesos esti alireblaj por protesti kontraŭ la decido pagigi milionojn da dolaroj al programoj, kiuj uzas la API. Pro tiu politiko multaj programoj ne plu funkcios.

Tamen, kvankam iuj homoj rekomendas, ke oni ĉesu uzi Reddit, la protesto daŭros nur du tagojn. La problemo de portempa bojkoto estas, ke ĝi sendas jenan mesaĝon al la proprietuloj: multaj homoj koleras, sed post du tagoj revenos kaj ni daŭre gajnos monon. Reddit ĉesis esti libera programo antaŭ jaroj kaj ne ĉesos cenzuri informojn, kiujn ili ne ŝatas.

Mi subtenas la bojkoton al Reddit, sed mi pensas, ke ĝi ne devus daŭri nur du tagojn; ĝi devus esti porĉiama. Ekzistas kelkaj programoj similaj al Reddit, kiuj estas liberaj kaj kiuj respektas la privatecon de siaj uzantoj: Lemmy, /kbin, Postmill, Lobsters, Tildes...

Lemmy kaj /kbin, malkiel Reddit, estas liberaj kaj federaciitaj, do la administrantoj de nodo ne povas cenzuri informojn de nodoj, kiujn ili ne regas, aŭ trudi ion al ili; ĉiu nodo havas sian politikon.