Ĉu vi aĉetas videludojn? Mi senkoste havas pli ol 6000

La videluda industrio enspezas multege da mono. Tamen ekzistas miloj kaj miloj da ludoj, kiuj povas esti senkoste ludataj. Mi ne nur parolas pri liberaj videludoj, sed ankaŭ pri malnovaj ludoj de ludmaŝinoj, videludiloj, ktp.

Se vi uzas GNU/Linukson, vi povas instali multajn ludojn per la pako-administrilo de via distribuaĵo. Aliaj ludoj estas distribuitaj per la formatoj Flatpak, Snap, AppImage, aŭ oni devas kompili ilin. Por trovi liberajn videludojn mi rekomendas LibreGameWiki.

Tamen, ni ne nur havas liberajn ludojn, sed miloj da malnovaj ludmaŝinaj ludoj, kiuj povas esti ludataj per Legu plu el Ĉu vi aĉetas videludojn? Mi senkoste havas pli ol 6000

Veturila videludo: SuperTuxKart

SuperTuxKart estas veturila videludo altkvalita. La karakteroj estas bestemblemoj de liberaj programoj, kiel Tux, Gnu kaj Wilber (la bestemblemo de GIMP). Ĝi havas historian reĝimon, kelkajn malfacilecajn nivelojn kaj eblas ludi rete.

Elektado de karaktero
Animacio de la historia reĝimo

Sed krom la klasikaj veturilaj vetkuroj kun aĵoj, estas aliaj ludaj reĝimoj: piedpilko, sekvu la estron, tempa provo kaj batalo. El ĉi tiuj la plej interesa por ludi rete estas piedpilko, ĉar permesas konkuri en teamoj. Kutime estas reta piedpilka turniro ĉiumonate.

piedpilka ludo

Oni povas instali la ludon en distribuo de GNU/Linukso bazitaj sur Debiano plenumante sudo apt install supertuxkart.

Jen mi montras la antaŭfilmon de la plej nova versio, la 1.3:

Legu plu el Veturila videludo: SuperTuxKart

Videludo Super Bombinhas

Bombuloj estas la ĉefroluloj de ĉi tiu platforma ludo. Bomba Azul estas la nura bombulo, kiu ne estis kaptita de la malbona Gaxlon. Vi devas savi la aliajn bombulojn kaj la reĝon Aldanon. Ĉiu bombulo havas specialan kapablecon: Bomba Amerela povas rapide kuri kaj salti pli ol la aliaj, Bomba Verde povas eksplodi, la reĝo Aldano povas haltigi la tempon, ktp. Post savi bombulon, vi povas ŝanĝi al ri dum la aventuro.

En la ludo estas 7 regionoj tre malsimilaj. Ĉiu el ili havas ĉefan malamikon. Vi devos inteligente uzi ĉiun bombulon por antaŭeniri.

La ludo ankaŭ havas nivelan redaktilon por krei novajn nivelojn.

Nivela redaktilo

Ĉar bildoj esprimas pli ol mil vortojn, mi montras malsupre al vi mallongan videon:

Legu plu el Videludo Super Bombinhas

Pafludo Project: Starfighter

Project: Starfighter estas pafludo kun historio kaj multaj niveloj. Kris Benfeldo estas la ĉefrolulo, kiu devas batali kontraŭ ARMKORP, arma korporacio, kiu regas la konatan galaksion per AI-veturiloj.

Vi povas instali la programon en distribuaĵoj bazitaj sur Debiano per la sekva komando:

sudo apt install starfighter

Vi povas elekti la ordon de la misioj flugante per veturilo al la planedo, al kiu vi volas iri.

Eblas agordi la facilecon de la ludo. Facilega kaj facila estas bonaj elektoj por komencantoj.

La ludo havas oficialan retejon.

ReTux: aventuro kontraŭ la fiŝa imposto

En la videludo ReTux, Tukso estas la ĉefrolulo de aventuro, en kiu li devos venki la Neĝan Reĝon, kiu klopodas trudi imposton pri fiŝoj. Neniu pingveno ŝatas, ke oni forprenu riajn fiŝojn.

Legu plu el ReTux: aventuro kontraŭ la fiŝa imposto