La Interreto havas luantojn kaj proprietulojn, kio vi estas?

Multaj plendas pri tio, ke ili estas cenzuritaj en la Interreto, ke ili ne povas publike paroli pri specifaj temoj pro timo perdi publikon kaj enspezon kaj tiel plu. Ili dependas de platformoj, kiujn ili neniel regas, ili estas kvazaŭ luantoj, kiuj povas esti forpelitaj iam ajn. Kiam vi afiŝas en platformoj kiel X, Instagram, TikTok kaj YouTube, vi uzas la platformon de aliulo (aliulan domon). Kiam vi ne plu estas profitdona kaj la reklamistoj aŭ la posedantoj de la firmao ne ŝatas vin, ili cenzuras vin, ili forpelas vin... Kaj vi nenion povas fari kontraŭ tio. Nu, eblas fari ion...

La plej simpla maniero ŝirmi vin de la arbitraj agoj de platformo estas uzi pli ol unu. Se unu platformo fuŝus vian konton, vi ankoraŭ havus aliajn. Mi opinias, ke plej bone estas uzi liberan platformon, kiu apartenas al sencentra reto. Se neniu platformo konvinkas vin, vi povas krei vian propran. Ĉu tio multekostas? Ne. Danke al la ActivityPub-protokolo estas tre malmultekoste krei nodon en la Fediverso. La Fediverso estas granda sencentra reto, per kiu vi povas atingi milionojn da uzantoj. Vi povas elekti PeerTube por alŝuti videojn, Mastodon por krei kaj kunhavigi mallongajn afiŝojn, Lemmy por diskuti kun aliaj homoj...

Vi ankaŭ povas aĉeti domajnon kontraŭ malmulte da mono kaj estigi retejon en luata aŭ hejma servilo. Por pli da protekto kontraŭ cenzuro vi ankaŭ povas estigi kaŝitan Tor-servon

Vi ankaŭ povas krei dissendoliston aŭ grupon en tujmesaĝilo. Per tiu metodo viaj afiŝoj atingos rekte viajn ricevantojn, sen dependi de arbitraj algoritmoj, kiuj povas limigi vian atingopovon. Se la servilo, el kie vi sendas la retpoŝtojn apartenas al vi, vi havas pli da aŭtonomeco.

Resume, lertaĵo por eviti la cenzuron kaj arbitrecon de grandaj posedantoj estas havi propran platformon aŭ kanalon. Se tio ne eblas, plej bone estas havi plurajn kontojn en kelkaj platformoj. Tiel, se vi estas cenzurita en unu, vi ankoraŭ havos la aliajn.

Elŝuti ludliston el YouTube

Vi povas uzi la programon yt-dlp. Estas kelkaj manieroj instali ĝi, unu el ili estas pere de la pako-administrilo de via distribuo:

sudo apt install yt-dlp

Por elŝuti ludliston oni simple devas tajpi en terminalo yt-dlp, la URL-n de la ludlisto kaj premi la enigan klavon. Ekzemple:

yt-dlp https://youtube.com/playlist?list=PLvvDxND6LkgB_5dssZod-3BET4_DFRmtU

Ĉi tiu programo ne nur elŝutas videojn el YouTube, sed ankaŭ povas elŝuti videojn el multaj retejoj.