Se vi uzas Vim-on aŭ Neovim-on, eble iufoje vi ne povis konservi la modifojn, kiujn vi faris en dosiero, ĉar vi ne havis skribpermeson aŭ la dosiero ne apartenis al vi.
Legu plu el Konservi dosieron kiel ĉefuzanto en VimKategorio: Tekstoprilaboro
Vidi la kodajn modifojn en Vim per vim-gitgutter
Kelkfoje, kiam ni redaktas tekston aŭ fontkodon, utilas vidi la ŝanĝojn,
kiujn ni faris rilate al la antaŭa versio. Per
vim-gitgutter
eblas
aŭtomate fari tion sen eliri el la redaktilo. vim-gitgutter
estas
kromaĵo por Vim, kiu montras la lastajn ŝanĝojn faritajn en dosiero de
Git-deponejo.
vim-gitgutter
surround.vim
Skribi ĉiun ajn signon per la klavaro en GNU/Linukso, rapide
Pro via laboro aŭ io ajn vi devas skribi kelkfoje signojn, kiujn vi ne trovas pentritaj en la klavaro (¹, «, —, ä, ĉ, ß, ŭ, ktp.), aŭ vi havas rompitan klavon. Kion vi faras? Legu plu el Skribi ĉiun ajn signon per la klavaro en GNU/Linukso, rapide
Kiel forigi tabelajn ĉelojn en LibreOffice Writer
Por forigi ĉelojn la sola opcio estas forigi ĝiajn borderojn. Ĉi tie mi havas tabelon, el kiu mi volas forigi tri el la plej supraj ĉeloj, kiuj troas:
Por fari tion ni devas alklaki la Borderoj-butonon, kiu aperas malsupre, kiam ni elektas la forigotajn ĉelojn, kaj poste mi alklakas la butonon Sen borderoj, kiel ni faras en la jena bildo:
Se vi perdiĝas, ĉi tie estas ankaŭ klariga video:
Jen la rezulto: