Ĉu vi aĉetas videludojn? Mi senkoste havas pli ol 6000

La videluda industrio enspezas multege da mono. Tamen ekzistas miloj kaj miloj da ludoj, kiuj povas esti senkoste ludataj. Mi ne nur parolas pri liberaj videludoj, sed ankaŭ pri malnovaj ludoj de ludmaŝinoj, videludiloj, ktp.

Se vi uzas GNU/Linukson, vi povas instali multajn ludojn per la pako-administrilo de via distribuaĵo. Aliaj ludoj estas distribuitaj per la formatoj Flatpak, Snap, AppImage, aŭ oni devas kompili ilin. Por trovi liberajn videludojn mi rekomendas LibreGameWiki.

Tamen, ni ne nur havas liberajn ludojn, sed miloj da malnovaj ludmaŝinaj ludoj, kiuj povas esti ludataj per Legu plu el Ĉu vi aĉetas videludojn? Mi senkoste havas pli ol 6000

Numeri poemajn liniojn, po unu ĉiujn kvin versojn

Versoj de poemoj, kiujn ni trovas en la Interreto, malofte estas numeritaj. Numerado ne necesas por legado, sed kiam oni analizas kaj komentas longan poemon, tio ege utilas. En ĉi tiu artikolo mi lernigas kiel numeri tekstdosieron (tie ni devas alglui poemon kopiita el la Interreto).

Kiel ekzemplon de dosiero mi uzas la poemon Mia biblioteko de Raymond Schwartz. Se ni volas numeri ĉiujn ĝiajn liniojn, sufiĉas plenumi la sekvan komandon:

nl Mia-biblioteko-Raymond-Schwartz.txt

Jen la rezulto:

     1  Kiel bravaj grenadiroj,
     2  Vicigitaj flank'-ĉe-flanko,
     3  Sur bretar' de l' libroŝranko
     4  Ili staras en spaliroj.

     5  Admirinda kern-falango,
     6  Ĉiam preta, kun rapiroj
     7  De l' spirit', al militiroj
     8  Kontraŭ la tirana Manko.

     9  Botelvic' da eliksiroj
    10  El la plej nobela sango
    11  Donas spriton al la lango

    12  Kaj inspiron al la liroj
    13  Pli ol lernolibrodiroj!
    14  Al Botel' do estu danko!
Legu plu el Numeri poemajn liniojn, po unu ĉiujn kvin versojn

Krei kaŝitan servon por retejo en Nginx (clearnet kaj darknet)

Ĉu vi volas krei retejon uzante Nginx-servilon kaj vi volas ankaŭ havi tiun retejon kiel kaŝitan servon por Tor-uzantoj? Ĉi tie mi klarigas al vi kiel tion fari en Debiano (GNU/Linukso).

Unue ni devas instali la jenajn pakojn:

sudo apt install nginx tor

Poste oni devas malkomenti la sekvajn liniojn de la dosiero /etc/tor/torrc:

#HiddenServiceDir /var/lib/tor/hidden_service/
#HiddenServicePort 80 127.0.0.1:80

Jen la rezulto:

HiddenServiceDir /var/lib/tor/hidden_service/
HiddenServicePort 80 127.0.0.1:80

Sekve ni restartigas la Tor-servon:

sudo systemctl restart tor

Dum la restartigo Tor kreas la hidden_service/-dosierujon kaj plenigas ĝin per la URL de la kaŝita servo (dosiero hostname) kaj la publika kaj privata ŝlosiloj.

Se kaj Nginx kaj Tor rulas kiel servoj kaj ni iras al la adreso, kiu estas en /var/lib/tor/hidden_service/hostname, ni povos vidi la bonvenan paĝon de Nginx.

Implicite la retejo por Nginx devas troviĝi en la vojo /var/www/html/. Do ni nur devas disvolvi la retejon ene de tiu dosierujo. Ne gravas, ĉu oni uzu Tor-URL-n aŭ kutiman URL-n, la retejo estas la sama. Atentu, ke por ke la ligiloj al aliaj paĝoj de via retejo funkciu uzante .onion-URL-jn, oni bezonas uzi relativajn adresojn.

Kromaĵo: aldoni paĝokapo .onion disponebla

Legu plu el Krei kaŝitan servon por retejo en Nginx (clearnet kaj darknet)

Skribi ĉiun ajn signon per la klavaro en GNU/Linukso, rapide

Pro via laboro aŭ io ajn vi devas skribi kelkfoje signojn, kiujn vi ne trovas pentritaj en la klavaro (¹, «, —, ä, ĉ, ß, ŭ, ktp.), aŭ vi havas rompitan klavon. Kion vi faras? Legu plu el Skribi ĉiun ajn signon per la klavaro en GNU/Linukso, rapide