Se vi volas pruvi, ke Mastodon-konto estas via kaj ne de aliulo, kiu ŝajnas esti vi, vi povas aŭtentigi vian retejon. Por fari tion vi devas sekvi la jenajn paŝojn:
- Prenu Redakti la profilon en via profila paĝo aŭ iru al
Preferoj kaj poste iru al Profilo ⯈ Apero.
- En Profilaj metadatumoj aldonu retejon. Vi povas meti «Retejo» en la Etikedo-kampon kaj la URL de via retejo en la Enhavo-kampon.
- Kopiu la kodon, kiu estas en Kontrolo (vi povas premi la
Kopii-butonon), kaj algluu ĝin al la dosiero
index.html
,index.php
aŭ ekvivalentan dosieron de via retejo1. - Fine, premu KONSERVI ŜANĜOJN.
Kiam vi reŝarĝos vian Mastodon-profilon, via retejo aperos aŭtentigita.
-
Kiam la aŭtentigo finiĝos, mi rekomendas al vi forigi la aŭtentigan kodon. ↩
Komentoj