La plej bonaj serĉiloj de la profunda Interreto de Tor

Trovi kaŝitajn servojn por Tor povas esti komplika afero sen la helpo de serĉilo. Bonŝance estas kelkaj. La ligiloj al ĉi tiuj serĉiloj nur funkcias en retumiloj, kiuj ebligas aliri al kaŝitajn servojn, kiel Tor Browser kaj Brave.

1. Ahmia

Ĉi tiu serĉilo estas libera kaj havas pli ol 53 000 kaŝitajn servojn indeksitajn1. Male al aliaj serĉiloj, ĝi ne indeksas infanan pornografion2.

2. Torch

Ĉi tiu serĉilo asertas esti la plej serĉilo malnova kaj tiu, kiu dum plej da tempo funkcias en la profunda Interreto. Ĝi estas financita per reklamoj kaj ne hontas indeksi infanan pornografion kaj aliajn specojn de kontraŭleĝaj enhavoj.

3. Iceberg

Ĝi indeksas ĉian enhavon. Ĝi estas financita per reklamoj. Ĝi ebligas al vi indeksi retejojn kaj montras poentojn de la paĝo bazite sur la nombro de mencioj kaj sur la sekureco por la uzanto.

Poentoj de la kaŝita servo de ci tiu retejo en Iceberg.

4. TorLanD

Ĝi indeksas ĉian enhavon. Ĝi financas sin per reklamoj. Ĝi ebligas al vi indeksi retejojn.

Indeksante la kaŝitan servon de ĉi tiu retejo en TorLanD.

5. Haystak

Ili ne indeksas enhavon, kiun ili konsideras malmoralan kaj kontraŭleĝan, kiel mistraktadon de infanoj kaj homan ŝakradon. Ili asertas, ke ili indeksis pli ol 1,5 miliardoj da paĝoj de 260 000 kaŝitaj servoj. Ili havas adreson por ricevi donacojn kaj la opcion pagi por kromaj funkcioj.

Pagendaj funkcioj de Haystak

6. OnionLand Search

Ili havas paĝon de kondiĉoj pri uzo, en kiu ili kondamnas la kontraŭleĝajn uzojn. Ili financas sin oferante gastigadon de kaŝitaj servoj kaj per reklamoj.

7. Ourrealm

Ĝi estas financita per reklamoj. Ĝia devizo estas «serĉu trans la cenzuro»3.

8. Ondex

Ĝi estas financita per reklamoj. Ĝi indeksas ĉian enhavon.

9. Deep Search

Ĝi montras tendencajn kaŝitajn servojn en la ĉefa paĝo. Ĝi indeksas ĉian enhavon. Ĝi estas financita per reklamoj.

10. Find Tor

Ĝi indeksas ĉian enhavon. Ĝi estas financita per reklamoj kaj anoncas, ke ĝi aĉeteblas.

Aliaj opcioj por trovi enhavon

Estas listoj de kaŝitaj servoj, diskutejoj, ktp. Ĉi tiu artikolo nur prezentas liston de iuj el la plej popularaj serĉiloj.

Komentoj