Wget: elŝuti ĉiujn dosierojn de retejo laŭ regula esprimo

Ni trovis retejon, kiu havigas multe da dosieroj en PNG-aranĝo, MP3-aranĝo aŭ ajne nomita kaj ni volas elŝuti ĉiujn. Se estas multaj, fari tion per muso ne estas rapida.

Per GNU wget ni povas solvi ĉi tiun problemon facilege. Simple ni povas plenumi komandon kiel ĉi tiu:

wget -c -A '*.mp3' -r -l 1 -nd http://www.esperantofre.com/kantoj/kantomr1.htm

La agordoj havas la sekvajn signifojn:

  • -c: daŭras la elŝuton de dosiero parte elŝutita
  • -A: nur akceptas dosierojn kiuj kongruas kun regula esprimo *.mp3
  • -r: rikure
  • -l 1: unu nivelo de profundeco (t.e., nur la dosieroj ligilitaj de la skribita retejo)
  • -nd: ne kreas dosierstrukturo, nur elŝutas ĉiujn dosierojn en la nuna dosierujo

Komentoj