Wget: elŝuti ĉiujn dosierojn de retejo laŭ regula esprimo

Ni trovis retejon, kiu havigas multe da dosieroj en PNG-aranĝo, MP3-aranĝo aŭ ajne nomita kaj ni volas elŝuti ĉiujn. Se estas multaj, fari tion per muso ne estas rapida.

Per GNU wget ni povas facilege solvi ĉi tiun problemon. Ni simple povas plenumi komandon kiel ĉi tiu:

wget -c -A '*.mp3' -r -l 1 -nd https://www.esperantofre.com/kantoj/kantomr1.htm

La agordoj havas la sekvajn signifojn:

  • -c: daŭras la elŝuton de dosiero parte elŝutita.
  • -A: nur akceptas dosierojn, kiuj kongruas kun regula esprimo *.mp3.
  • -r: rikure.
  • -l 1: unu nivelo de profundeco (t.e., nur la dosieroj ligitaj de la skribita retejo).
  • -nd: ne kreas dosierstrukturon; nur elŝutas ĉiujn dosierojn en la nunan dosierujon.

Komentoj