xdg-open

Tre utila komando estas xdg-open. Per ĝi ni povas plenumi iun ajn programon aŭ URLon el la komandlinio. Se mi plenumus xdg-open https://freakspot.net, malfermus sin la ĉefa paĝo el ĉi tiu retejo per Abrowser (mia defaŭlta retilo) kaj mi povus plenumi alian komandon. Unu malavantaĝo estas, ke ni nur povas aldoni unu parametron, do por malfermi du retpaĝojn, ni devus plenumi xdg-open dufoje.

Komentoj