Reddit perdas uzantojn kaj monon, ĉar ĝi ignoris la plendojn de siaj uzantoj

Reddit pagas la prezon ignori la proteston de siaj uzantoj kontraŭ siaj lastaj ŝanĝoj.

Unuflanke multaj homoj moviĝis al aliaj platformoj kiel Lemmy, kiu triobligis siajn uzantojn en mallonga tempo:

Aliflanke la retejo de Reddit ĉesis funkcii pro protestoj, en kiuj pli ol 7000 diskutejoj iĝis nealireblaj1 kaj kvar milionoj da homoj ĉesis uzi la retejon2. Klopodante minimumigi la damaĝon, Reddit forigis el la teamoj de administrantoj kelkajn administrantojn, kiuj protestis, anstataŭigante ilin per obeemaj administrantoj3.

Tamen iuj diskutejoj ankoraŭ estas malfermitaj. Estas ankaŭ uzantoj, kiuj alŝutas senrilatan enhavon al la retejo por malpliigi la valoron de la firmao kaj daŭrigi la proteston. Ekzemplo estas la diskutejo r/pic, kiu estas nun «ejo por seksallogaj bildoj de John Oliver». Krome, kelkaj homoj plenigas la retejon per hazardaj videoj4.

Ĉi tiu malkontenteco ne estis ignorita de kelkaj reklamfirmaoj, kiuj ĉesigis siajn kampanjojn5.

Administrantoj senpage laboras por la firmaoj; ili ne estis aŭskultitaj. La uzantoj, kiuj estas esencaj, ankaŭ ne estis aŭskultitaj. La rezulto estas katastrofa por Reddit: perdo de uzantoj, perdo de reklam-enspezo kaj pliiĝo de senutila enhavo.


  1. Peters, J. (12-a de junio de 2023). Reddit crashed because of the growing subreddit blackout. https://www.theverge.com/2023/6/12/23758002/reddit-crashing-api-protest-subreddit-private-going-dark 

  2. Bonifacic, I. (17-a de junio de 2023). Reddit’s average daily traffic fell during blackout, according to third-party data. https://www.engadget.com/reddits-average-daily-traffic-fell-during-blackout-according-to-third-party-data-194721801.html 

  3. Divided by Zer0 (17-a de junio de 2023). Mates, today without warning, the reddit royal navy attacked. I’ve been demoded by the admins.. https://lemmy.dbzer0.com/post/35555

  4. Horizon (15-a de junio de 2023). Since the blackout isn't working, everyone upload 1gb large videos of noise to reddit servers. https://bird.trom.tf/TheHorizon2b2t/status/1669270005010288640

  5. Perloff, C. (14-a de junio de 2023). Ripples Through Reddit as Advertisers Weather Moderators Strike. https://www.adweek.com/social-marketing/ripples-through-reddit-as-advertisers-weather-moderators-strike/amp/

Komentoj