Vidi la kodajn modifojn en Vim per vim-gitgutter

Kelkfoje, kiam ni redaktas tekston aŭ fontkodon, utilas vidi la ŝanĝojn, kiujn ni faris rilate al la antaŭa versio. Per vim-gitgutter eblas aŭtomate fari tion sen eliri el la redaktilo. vim-gitgutter estas kromaĵo por Vim, kiu montras la lastajn ŝanĝojn faritajn en dosiero de Git-deponejo.

La kromaĵo montras la tipon de modifo, kiu estis farita, en la kolumno ĉe la linia maldekstro. Implicite estas uzataj tri simboloj kun malsamaj koloroj:

Bildo, kiu montras la simbolojn de vim-gutter

  • indikas, ke oni forigis la enhavon inter la liniojn, kie troviĝas tiu simbolo.
  • + indikas, ke la linio estas nova.
  • ~ signifas, ke la linio estis modifita.

Por instali la kromaĵon ni necesas havi Vim-on kun subteno por simboloj, vi povas kontroli tion plenumante :echo has('signs'). Se la antaŭa komando liveras 1, vi povas instali vim-gitgutter kiel ĉiun ajn alian kromaĵon (plenumu :h plugin en Vim por pli da informo pri kromaĵoj). Vi ankaŭ necesas havi Git-on instalita.

Por provi la kromaĵon sufiĉas modifi dosieron, kiu troviĝu en Git-a deponejo. La simboloj aperos dum oni modifas la dosieron. Kiam oni faras novan enmeton, la simboloj malaperas, ĝis kiam ni denove faras modifojn.

La kromaĵo havas multajn opciojn kaj estas tre agordebla por adapti ĝin al niaj bezonoj. Por pli da informo konsultu ĝian dokumentaron plenumante :h gitgutter.

Komentoj