Gravas, ke liberaj programoj uzu liberan infrastrukturon

Ĉi tiu artikolo estas traduko de la artikolo «It is important for free software to use free software infrastructure» publikigita de Drew Devault sub la CC BY-SA 2.0-permesilo.

Averto: mi fondis projekton kaj firmaon centritan sur libera infrastrukturo. Mi elektas ne nomi ilin en ĉi tiu afiŝo kaj mi nur rekomendos solvojn, pri kiuj mi ne havas personan intereson.

La projektoj de liberaj programoj bezonas infrastrukturon: lokon por gastigi la kodon, por faciligi aferojn kiel la kontroladon de kodo, subtenon al la fina uzanto, sekvadon de cimoj, merkatiko, ktp. Kutima ekzemplo de ĉi tio estas la «forĝeja» platformo: infrastrukturo, kiu anoncas sin kiel universalan vendejon por multaj el la necesoj de liberaj projektoj en unu loko, kiel la koda gastigado kaj kontrolado, cimsekvado, diskutoj kaj tiel plu. Multaj projektoj ankaŭ uzos kromajn platformojn por provizi aliajn specojn de infrastrukturo: babilejoj, diskutejoj, sociaj retejoj, ktp.

Multaj el ĉi tiuj bezonoj havas neliberajn solvojn disponeblajn. GitHub estas populara proprieta kodejo, kaj GitLab, la plej granda konkuranto de GitHub, estas parte nelibera. Kelkaj projektoj uzas Discord-on aŭ Slack-on por babilejoj, Reddit-on kiel diskutejon aŭ Twitter-on kaj Facebook-on por merkatikado, atingo kaj subteno; ĉiu ĉi tiuj estas neliberaj. Laŭ mia opinio, dependi de ĉi tiuj platformoj por provizi infrastrukturon al via libera projekto estas eraro.

Kiam via libera projekto elektas uzi neliberan platformon, vi donas al ĝi oficialan konfidan voĉdonon nome de via projekto. Per aliaj vortoj, vi pruntas iom de la kredindeco kaj legitimeco de via projekto al la platformoj, kiujn vi elektas. Ĉi tiuj platformoj estas difinitaj per retefikoj, kaj via elekto estas investo en tiu reto. Mi dubus pri ĉi tiu investo mem kaj pri la saĝeco oferi al ĉi tiu platformoj vian konfidon kaj legitimecon, sed ekzistas ankaŭ pli maltrankviliga sekvo de ĉi tiu elekto: investo en nelibera platformo estas ankaŭ manko de investo en liberaj alternativoj.

Denove, la retefikoj estas la ĉefa kialo de la sukceso de ĉi tiuj platformoj. Grandaj komercaj platformoj havas multajn avantaĝojn tiurilate: grandajn merkatikajn buĝetojn, multe da kapitalo de investistoj kaj la avantaĝon de la posedo. Ju pli granda estu la posedanta platformo, des pli malfacila iĝas la tasko konkuri kun ĝi. Komparu ĉi tion kun liberaj platformoj, kiuj kutime ne havas la helpon de grandaj kvantoj da investoj aŭ grandajn merkatikajn buĝetojn. Krome, estas pli verŝajne, ke firmaoj fie agu por sekurigi sian pozicion ol projektoj de liberaj programoj. Se viaj propraj liberaj projektoj konkuras kun proprietaj komercaj opcioj, vi devas tre bone koni ĉi tiujn defiojn.

La liberaj platformoj havas esencan malavantaĝon, kaj via fido, aŭ manko de fido, en ili estas tre grava. GitHub ne maltrankviliĝos, se via projekto elektas gastigi sian kodon aliloke, sed elekti Codeberg-on, ekzemple, signifas multe por ili. Fakte via elekto malproporcie gravas al la liberaj platformoj: elekti GitHub-on doloras Codeberg-on multe pli ol elekti Codeberg-on doloras GitHub-on. Kaj kial devus projekto elekti uzi vian oferon antaŭ la proprietaj alternativoj, se vi ne donis al ili la saman ĝentilaĵon? Solidareco inter liberaj projektoj gravas por altigi la ekosistemon kiel tuton.

Tamen, por kelkaj projektoj, tio kio gravas al ili havas nenian rilaton kun la profito de la ekosistemo kiel tuto, sed anstataŭe nur konsideras la eblecon de individua kresko kaj populariĝo de sia projekto. Multaj projektoj elektas prioritatigi la aliron al establita publiko, kiun la grandaj komercaj platformoj provizas, por maksimumigi iliajn ŝancojn populariĝi kaj ĝui iujn el la flankaj efikoj de tiu populareco, kiel pli da kontribuantoj1. Tiuj projektoj preferus fie pliigi la problemon de la retefikoj anstataŭ riski iom el sia socia kapitalo en malpli populara platformo.

Por mi ĉi tio estas tute egoista kaj maletika, kvankam vi povus havi malsamajn etikajn normojn. Malbonŝance argumentoj kontraŭ la plejmulto de la komercaj platformoj pro iu ajn etika normo abunde disponeblas, sed ili kutimas esti facile venkita per biaso de konfirmo. Iu, kiu povus laŭte kontraŭi la praktikojn de la usona agentejo Enmigrada kaj Dogana Devigo, ekzemple, povas rapide trovi ian pravigon por daŭre uzi GitHub-on malgraŭ ilia kunlaboro kun ili. Se ĉi tiu ekzemplo ne gustas al vi, estas multaj ekzemploj por ĉiuj el la multaj platformoj. Projektoj, kiuj ne volas moviĝi, kutime ignoras ilin2.

Sed, por esti klara, mi ne petas al vi, ke vi uzu malpli bonajn platformojn pro filozofaj aŭ altruismaj kialoj. Ĉi tiuj estas nur unu el la multaj faktoroj, kiuj devus kontribui al via decidiĝo, kaj la kapableco estas alia konsiderinda faktoro. Cetere, multaj liberaj platformoj estas, almenaŭ laŭ mia opinio, funkcie superaj al sia proprieta konkurantaro. Ĉu iliaj diferencoj estas pli bonaj por la unikaj bezonoj, estas io, kion mi lasas al vi, por ke vi mem esploru; sed multaj projektoj tute ne ĝenas sin esplori. Restu trankvila: ĉi tiuj projektoj ne estas getoj, kiuj loĝas sub la ombro de siaj grandaj komercaj kontraŭantoj, sed ekscitantaj platformoj per siaj propraj meritoj, kiuj oferas multajn unikajn avantaĝojn.

Krome, se vi bezonas, ke ili faru ion malsame, por ke ili pli bone adaptiĝu al la bezonoj de via projekto, vi havas la povon plibonigi ilin. Vi ne estas submetita al la kapricoj de la komerca organizo, kiu respondecas pri la kodo, atendante ke ili donu prioritaton al la problemon aŭ eĉ unue zorgu pri ĝi. Se problemo estas grava por vi, tio sufiĉas al vi, por ke ĝi estu riparita en libera platformo. Vi eble ne pensas, ke vi havas la tempon aŭ la scion por fari tion (kvankam eble unu el viaj kunlaborantoj povas), sed pli grave, ĉi tio estigas pensmanieron de kolektiva posedo kaj respondeco pri ĉiuj liberaj programoj kiel tuto — popularigu ĉi tiun filozofion kaj facile povus esti vi kiu simile ricevas kontribuon morgaŭ.

Resume elekti neliberajn platformojn estas individuisma mallongatempa investo, kiu donas prioritaton al la ŝajna aliro de via projekto al la populareco super la sukceso de la libera ekosistemo kiel tuto. Aliflanke elekti liberajn platformojn estas kolektivisma investo en la longatempa sukceso de la libera ekosistemo kiel tuto, kondukante al ĝia ĉiea kreskado. Via elekto gravas. Vi povas helpi la liberan ekosistemon elektante liberajn platformojn aŭ vi povas damaĝi la liberan ekosistemon elektante neliberajn platformojn. Bonvolu elekti zorge.

Jen kelkaj rekomendoj pri liberaj iloj, kiuj faciligas kutimajn bezonojn por projektoj de liberaj programoj:

* Nur memgastigado.
† Parte nelibera, nur rekomendita, se la aliaj opcioj ne estas taŭgaj.


  1. Mi devas rimarkigi ĉi tie, ke mi nekritike prezentas la «popularecon» kiel bonan havindan aferon por projekto, kio adaptiĝas, mi pensas, al la mensaj procezoj de la projektoj, kiujn mi priskribas. Tamen la vero ne estas tiel. Eble temo por alia artikolo alitage. 

  2. Ekzemplo speciale konata estas la movado Ethical Source. Mi malkonsentas kun ili pro multaj kialoj, sed rilatas al ĉi tiu artikolo la fakto, ke ili publikigas (ne liberajn) programajn permesilojn, kiuj rekomendas kontraŭkapitalismajn sentojn kiel laboristajn rajtojn kaj etikajn juĝojn kiel neperforton, farante tion en... GitHub kaj Twitter, privataj profitcelaj platformoj kun miriado da publikigitaj etikaj malobservoj. 

  3. Mi multfoje prezentis la argumentojn de ĉi tiu afiŜo al la teamo de Libera, sed ili ankoraŭ dependas de GitHub, Twitter kaj Facebook. Ili estas unu el miaj kialoj por skribi ĉi tiun afiŝon. Mi esperas, ke ili iutage ŝanĝu sian opinion. 

Komentoj