Bloki retejojn: hosts-dosiero

Por bloki retejojn vi povas uzi retumilan kromprogramon (kiel Block Site), prokurilan servilon (kiel Squid), sed ankaŭ estas la opcio redakti la hosts-dosieron, metodo kiu konsumas malmultege da ĉefmemoro kaj, malkiel la retumila kromprogramo, funkcios por ĉiu retumilo aŭ programo, kiu konektiĝas al la Interreto1.

Kiel funkcias ĉi tiu metodo?

Vi nur devas aldoni liniojn uzante la jenan aranĝon al la hosts-dosiero (etc/hosts en GNU/Linukso) kun la paĝoj, kiujn vi volas bloki:

0.0.0.0 example.com

Ĉi tiu linio igas, ke ĉiam, kiam vi klopodas konekti al la retejo example.com, anstataŭe vi konektu al la IP-adreso 0.0.0.0.0, kiu estas ne-enkursigebla adreso, kiu estas uzita por indiki nekonatan, nevalidan aŭ neaplikeblan adreson. La rezulto, post rekomenci la retan servon (sudo systemctl restart NetworkManager en Debiano) kaj la retumilon, estas jena:

Ankaŭ eblas alidirekti al alia retejo, kvankam la plejparto de la retumiloj ne lasos al vi vidi la retejon, ĉar ĉi tio estis estintece uzita por rettrompado.

Se vi volas bloki multe da retejoj, aldoni centojn da paĝoj permane ne estas praktika. Pro tio ekzistas homoj kaj projektoj, kiuj kompilas listojn de paĝoj. Ekzemplo estas la listo administrita de Steven Black, kiu provizas bloklistojn laŭ temoj, kiel pornografio, falsaj novaĵoj kaj vetoj. Sufiĉas kopii kaj alglui el la listo, kiun vi volas, en vian hosts-dosieron.


  1. Ĉi tiu metodo ne funkcios por programoj, kiuj konektas al la Interreto per Tor, ĉar la domajna nomsistemo estas solvita ene de la Tor-reto. 

Komentoj