diff-highlight: pli bona diff por Git

La defaŭlta diff-programo de Git povus esti pli bona.

Ni povus ja plenumi je git --word-diff por pli bone vidi la ŝanĝojn, sed per tio ni pretervidas informon okaze. Ĉi-kaze, ekzemple, ne montras la spacetojn, kiujn estis aldonitaj antaŭ la HTML-etikedoj.

Ĉu per alia diff-Programo? Vidu ni je diff-highlight...

La antaŭa estas pli bona, ĉu ne? Kiel povas oni ĝin agordi? Mi malkovris kiel en retejo, kie mi nur komprenis la komandojn, kiu sufiĉis. Ĉar mi scias kiel tion fari, mi klarigas al vi ĝin.

Unue oni devas havi version de Git egala aŭ supra al la 2.9...

sudo apt update
sudo apt install git
git --version  # Devas esti egala aŭ supra al la 2.9

Kvankam vi jam instalis la bezonatan Git-version, ankoraŭ vi devas agordi je diff-highlight per permesoj de plenumado kaj kreante simbolan ligilon en dosierujo, kiu estas en la medivariablo $PATH. Ĉi-kaze mi kreas simbolan ligilon en /usr/local/bin...

sudo chmod +x /usr/share/doc/git/contrib/diff-highlight/diff-highlight
sudo ln -s /usr/share/doc/git/contrib/diff-highlight/diff-highlight /usr/local/bin/diff-highlight

Nun povas ni plenumi je diff-highlight kiam ni volas, sen la necesa uzado de Git. Por uzi ĉi tiun programon ĉiam, kiam ni plenumas git diff, ni devas agordi la .gitconfig-dosieron kaj por konkreta projekto kaj por uzi ĝin ĉiam. Ĉar mi volas uzi ĝin ĉiam, mi aldonas al dosiero ~/.gitconfig la jenajn liniojn:

[core]
    pager = diff-highlight | less -r

Pro pli da komforto, mi pasas la eligo de less tra dukto.

Preta! Se pro stranga kialo vi havas nostalgio de la malnova diff, vi povas reagordi la .gitconfig-dosieron kiel ĝi estis.

Komentoj