Neniam pagu per karto

Bankoj ŝategas vendi al vi kartojn. Ne falu en kaptilon: pagi per kartoj entenas multajn danĝerojn kaj kromajn kostojn.

Vi elspezos pli

Multaj esploroj1 pruvis, ke homoj, kiuj pagas per karto, pli elspezas. Kiam vi pagas per kontanta mono, vi vidas la monon, kion vi elspezos per viaj propraj okuloj kaj konsumas malpli impulse. Per karto, aliflanke, la kvanto, kiun vi elspezas, estas neĉefa; vi ne devas kalkuli biletojn nek pripensi, kiom da mono restas en via monujo, vi simple uzas la karton sen pensi.

Al tio oni devas aldoni tion, kion bankoj postulas por uzi kartojn, kaj la kostojn de kreditaj pagoj.

Forgesu pri privateco

Bankoj vendas viajn financajn informojn al aliaj firmaoj. Eĉ se ili ne farus tion, multaj bankistoj kaj teknologiaj firmaoj povas vidi vian financajn aktivaĵojn. Kiam vi aĉetas per karto, la datenoj de la aĉeto, kiel la paga horo, la produkto aŭ la kvanto, ĉesas esti privataj.

Tiuj datenoj povas esti uzataj por scii, kiom da viaj enspezoj vi elspezas por manĝaĵoj, ŝatokupoj, drogoj, ktp. Se vi havas firmaon, tiuj datenoj povus esti aĉetitaj aŭ ŝtelitaj per kodrompistoj, kaj viaj konkurantoj povus akiri kaj uzi ilin por venki vin en prezmilito, ekzemple.

Baroj kaj dependeco

Malsame ol kontanta mono, kiun ne eblas distance kontroli, kartoj povas esti malŝaltitaj aŭ blokitaj fare de bankoj iam ajn. Krome, se ne estas elektro nek Interreto, ne eblas pagi.

Ĉiuj pagos pli da impostoj

Firmaoj, kiuj akceptas bankkartajn pagojn, ne povas kaŝi ilin al la registaro. Sekve, ili pagas pli da impostoj, kiuj estos uzataj por financi militojn aŭ aliajn malpopularajn politikojn. Kiam vi pagas per karto, vi perdas povon, donante ĝin al la banko kaj al la registaro.

Konkludo

Kartoj igas vin pli malriĉa, pli dependa, malpli pova, kaj vi havos malpli da privateco. Tial mi rekomendas pagi per kontanta mono aŭ ĉifrovalutoj, kiuj ebligas privatajn transakciojn, kiel Monero. Kartoj ne estus problemaj, se pagoj estus anonimaj kaj ne povus esti blokitaj aŭ limigitaj fare de banko.


  1. Banker, S., Dunfield, D., Huang, A. et al. Neural mechanisms of credit card spending. Sci Rep, 11, 4070 (2021). https://doi.org/10.1038/s41598-021-83488-3 

Komentoj