Videludo Super Bombinhas

Bombuloj estas la ĉefroluloj de ĉi tiu platforma ludo. Bomba Azul estas la nura bombulo, kiu ne estis kaptita de la malbona Gaxlon. Vi devas savi la aliajn bombulojn kaj la reĝon Aldanon. Ĉiu bombulo havas specialan kapablecon: Bomba Amerela povas rapide kuri kaj salti pli ol la aliaj, Bomba Verde povas eksplodi, la reĝo Aldano povas haltigi la tempon, ktp. Post savi bombulon, vi povas ŝanĝi al ri dum la aventuro.

En la ludo estas 7 regionoj tre malsimilaj. Ĉiu el ili havas ĉefan malamikon. Vi devos inteligente uzi ĉiun bombulon por antaŭeniri.

La ludo ankaŭ havas nivelan redaktilon por krei novajn nivelojn.

Nivela redaktilo

Ĉar bildoj esprimas pli ol mil vortojn, mi montras malsupre al vi mallongan videon:

Legu plu el Videludo Super Bombinhas

Pafludo Project: Starfighter

Project: Starfighter estas pafludo kun historio kaj multaj niveloj. Kris Benfeldo estas la ĉefrolulo, kiu devas batali kontraŭ ARMKORP, arma korporacio, kiu regas la konatan galaksion per AI-veturiloj.

Vi povas instali la programon en distribuaĵoj bazitaj sur Debiano per la sekva komando:

sudo apt install starfighter

Vi povas elekti la ordon de la misioj flugante per veturilo al la planedo, al kiu vi volas iri.

Eblas agordi la facilecon de la ludo. Facilega kaj facila estas bonaj elektoj por komencantoj.

La ludo havas oficialan retejon.

Kiel lerni uzi Vi(m)-n?

Kvankam estas simpla redaktilo, Vim povas esti iom malfacile lernebla. Kiel perdi tempon por lerni uzi redaktilo tiel stranga kaj malnova?

Estas du versioj: Vi kaj Vim (angle Vi improved). Ambaŭ funkcias same, sed Vim havas pli trajtojn, kvankam ankaŭ bezonas pli da diskspaco. Vi estas instalita en la plej granda parto de komputiloj kun GNU/Linukso. Se vi administras komputajn sistemojn, estas strange trovi vian plej ŝatatan redaktilon en hazarda servilo, sed Vi estas preskaŭ ĉiam tie. Sciante kiel funkcias vi povas rapide solvi problemojn kaj redakti rapide dosierojn en komputiloj sen grafika fasado.

Vim estas redaktilo, kiu ŝparas tempon, kiam vi scias kiel uzi ĝin, ĉar oni ne devas disigi la manojn el la klavaro por preni la muson. Lerni uzi reĝima redaktilo (havas kelkajn modojn: enmeto, normala...) kiel Vim ja ne estas simple, sed valoras la penon longtempe. Mi dirus, ke estas unu el la plej efikaj redaktiloj disponeblaj, kaj oni havas la garantio, ke ne malaperos nek grandaj ŝanĝoj estos aldonitaj, kiel okazas kun aliaj modernaj redaktiloj.

Por komenci lerni vi povas plenumi vimtutor en la terminalo, se vi havas Vim-n instalitan. Se ne, oni povas instali ĝin en distribuoj de GNU/Linukso bazitaj sur Debiano per la sekva komando:

sudo apt install vim

Fantomoj?

La homamaso nenion komprenas: ĝi estas pigra kaj ne volas mem pensi. Amuzaĵoj senĉese, manĝaĵoj... Kion pli oni povas deziri? Ĝi havas eĉ fiero aparteni en ĉi tiu edeno, kiun ĝi defendos agitante kolorajn ŝtofojn kaj esprimante «ĝian» pripensitan opinion. Ĝisnune ĝi estas bona konsumante ĝian vivon ĉirkaŭ fantomoj —kiel Max Stirner dirus—; sed ĉu ĝi kredos en fantomoj kiam mankas manĝaĵoj?, kiam ĝi ne povas elturniĝi plu?

Pro la amasa formorto de specoj, la eta perdo de tero, la kresko de la kostoj de petrolo kaj aliaj kreitaj problemoj, kiu pli malbone povas fini estas kiu vivas en alia realo, kvankam neniu eskapas.

Legu plu el Fantomoj?