Kolore kombini grep kaj less

Mi kutimas uzi Grep por serĉi precizan tekston en dosieroj. Per grep -R teksto en dosierujo mi povas trovi ĉiujn dosierojn en kiu tiu teksto estas.

Kiam estas multaj kongruoj, estas pli komforta uzi less por moviĝi tra la rezultoj. La problemo estas, ke plenumante grep -R teksto | less oni ne plu vidas la kolorojn.

Legu plu el Kolore kombini grep kaj less

Reŝarĝi la agordaron de Bash (.bashrc)

Kiam vi redaktas la agordodosieron de Bash (~/.bashrc), vi devas elsaluti kaj ensaluti por efektiĝi la ŝanĝoj. Vi ankaŭ povas uzi la komandon source ~/.bashrc. ~/.bashrc (ili estas ekvivalentaj).

Serĉi helpon por Bash per la komando help

La komando help utilas por trovi helpon pri komandoj de la ŝelo interne difinitaj. Se ni plenumas la komandon help, ni povos vidi resumon pri la internaj komandoj. Al la komando help ankaŭ ni povas aldoni argumentojn. Per help help ni povas vidi ĝiajn utilojn.

Ĉu ripari aŭ forigi la aŭtomate instalitan Ĝavoskripton?

Ĉi tiu artikolo estas traduko el angla de artikolo «Fix or Kill Automatically Installed JavaScript?», publikigita de Julie Marchant sub permesilo CC BY-SA 4.0.

En la eseo de Richard Stallman «La kaptilo de Ĝavoskripto» (angle «The Javascript trap») estas montrita, ke la homoj plenumas proprietajn programojn, kiuj estas aŭtomate, silente instalitaj en iliaj retiloj ĉiutage. Fakte li grande reduktis gravecon al problemo; ne nur la plejparto el la uzuloj plenumas proprietajn programojn ĉiutage nur retumante en la Reto. La Kaptilo de Ĝavoskripto estas tre reala kaj abunda; oni diras, ke la Reto estas tiel difektita sen tiuj mallaŭnormaj HTMLaj kromaĵoj, normale proprieta, kiel la retiloj jam ne eĉ oferas videblan opcion por malebligi Ĝavoskripto; malebligi Ĝavoskripton, oni argumentas, nur kaŭzos konfuzon.

Estas evidenta, ke ni bezonas solvi tiun problemon. Tamen koncentrante sin pri ĉu skriptoj estas «triviala» aŭ libera, S-ro Stallman forgesas kernan aspekton: ĉi tiu aŭtomata, silenta agmaniero de programa instalado mem estas la kerna problemo. Ke la plej da koncernaj programoj estas proprieta, estas nure kromefiko.

Legu plu el Ĉu ripari aŭ forigi la aŭtomate instalitan Ĝavoskripton?

Wget: elŝuti ĉiujn dosierojn de retejo laŭ regula esprimo

Ni trovis retejon, kiu havigas multe da dosieroj en PNG-aranĝo, MP3-aranĝo aŭ ajne nomita kaj ni volas elŝuti ĉiujn. Se estas multaj, fari tion per muso ne estas rapida.

Per GNU wget ni povas facilege solvi ĉi tiun problemon. Ni simple povas plenumi komandon kiel ĉi tiu:

Legu plu el Wget: elŝuti ĉiujn dosierojn de retejo laŭ regula esprimo