ReTux: aventuro kontraŭ la fiŝa imposto

En la videludo ReTux, Tukso estas la ĉefrolulo de aventuro, en kiu li devos venki la Neĝan Reĝon, kiu klopodas trudi imposton pri fiŝoj. Neniu pingveno ŝatas, ke oni forprenu riajn fiŝojn.

ReTux estas platforma videludo programare kaj kulture libera por komputilo. Oni povas elŝuti ĝin senpage el ĝia oficiala retejo.

La ludo havas similan trajton ol SuperTux, ankaŭ kelkajn bruojn, bildojn kaj muzikon. Sed ankaŭ havas proprajn trajtojn. Unu el miaj favorataj estas, ke Tukso povas preni, ĵeti kaj malpreni objektojn. Se vi bezonas rompi lignan blokon, kiu staras ekster atingodistanco de Tukso, vi povas preni kaj ĵeti glacian blokon supren por rompi ĝin. La ebloj estas grandegaj, kaj oni povas esti tre krea.

Kaŝita pingveno en ReTux

Kiam vi venkas la Neĝan Reĝon, vi povas peni trovi ĉiujn kaŝitajn pingvenojn. En ĉiu nivelo estas kaŝita pingveno. Mi avertas, ke kelkaj estas tre malfacila trovi. En kelkaj niveloj vi trovos konsiletojn, kiuj vin helpos trovi ilin.

Konsileto por trovi kaŝitan pingvenon

Mi ĝojis tre la ludon, kaj mi rekomendas al homoj el ĉiu aĝo, speciale al amantoj de plataĵaj videludoj. ReTux estas simpla kaj amuza ludo, al kiu ĉiam vi povos dediĉi kelkajn minutojn.

Ĉar video diras pli ol mil vortojn, rigardu la antaŭprezentaĵon kaj ludu.

Komentoj