Kiel Google ekspluatas per CAPTCHA-j

CAPTCHA (komplete aŭtomata publika testo de Turing por distingi komputilojn kaj homojn) estas testo uzata por distingi inter komputiloj kaj homoj. Ili estas ĉefe uzita por eviti trudvarbajn mesaĝojn.

Programo, kiu faras tiun ĉi teston estas reCAPTCHA, kiu esits publikigita la 27-an de majo de 2007 kaj akirita de Google en setembro de 20091. Ĉi tiu programo estas uzita en retejoj tutmonde.

reCAPTCHA estis multege uzita por bitigi tekstojn danke al la senkosta laboro de milionoj da uzantoj, kiuj povis identigi vortojn nekomprenatajn por la komputiloj. Plejparto de la uzantoj ne scias, ke Google profitas de ilia laboro; al aliuloj ne gravas.

reCAPTCHA uzita por ciferecigi tekston

La artikolo «Deciphering Old Texts, One Woozy, Curvy Word at a Time» publikita en la gezeto The New York Time informis, ke la Interretaj uzantoj jam finis la literigadon per reCAPTCHA de la dosieraro de tiu gazeto, eldonita ekde 1851. Laŭ la tiama aŭtoro de reCAPTCHA diris, la uzantoj, aŭ pli bone dirite «uzatoj», tage malĉifris cirkaŭ 200 milionojn da CAPTCHAj, daŭrante po 10 sekundojn por solvi iun. Tia laboro tage egalvaloras al 500 000 laborhoroj2.

CAPTCHA povas esti uzita ne nur por malfacile kompreneblaj tekstoj, sed ankaŭ por bildoj. Exemple, Google ankaŭ uzas reCAPTCHA-jn por identigi bildojn de vendejoj, trafiksignaloj, ktp., faritaj por Google Maps. Ankaŭ la reCAPCHA-j de Google estas uzitaj por aliaj celoj, kiujn la uzantoj ne konas.

reCAPTCHA farita de Google Maps

Nur Google scias la profiton, kiun ĝi gajnas per ĉi tiu ekspluatada sistemo. Tute ne eblas kontroli reCAPTCHA, ĉar ĝi estas proprieta programaro, kaj tiuj, kiuj uzas ĝin, ne havas povon. Ĉio, kion ili povas fari estas rifuzi solvi reCAPTCHA-jn kiel tiujn de Google por ne plu esti uzatoj.

Google uzas nun metodon de identigo, kiu ŝparas tempon al ilia uzatoj kaj evitas, ke ili devu deĉifri tekstojn kaj bildojn. La uzatoj nune nur devas premi butonon. Ĉi tiu mekanismo trudas la plenumadon de Ĝavoskripta kodo nekonata de la uzatoj. Google povas akiri multege da informo el la uzatoj, kiuj uzu ĉi tiun mekanismon, kiun ĝi verŝajne poste vendos kontraŭ grandega kvanto da mono.

reCAPTCHA button

Krome, reCAPTCHA diskriminacias handikapulojn kaj uzantojn de Tor: unuflanke la defioj prezentitaj al handikapuloj estas pli longaj kaj pli malfacile solveblaj; aliflanke tiu, kiu private retumas la reton devas solvi pli malfacilajn defiojn kaj bezonas pli da tempo.

La artikolo skribita de la kreinto de reCAPTCHA3, kiam ĝi estis aĉetita de Google diras:

Plibonigante la haveblecon kaj alireblecon de ĉiuj informoj en la Interreto vere gravas por ni, do ni deziras plibonigi ĉi tiun teknologion kune kun la skipo de reCAPTCHA.

Tamen la laboro farita uzante reCAPTCHA ne estas disponebla nek alirebla en la plejparto de la okazoj. La datenoj estas prezentitaj per maniero, kiu mone favoras Google kaj aliajn firmaojn. La uzatoj, kiuj helpis ciferigi la dosieraron de The New York Times devas pagi vidante reklamojn, kiam ili konsultas la dosieraron, kiun ili mem helpis ciferigi sen akiri nenion pro la laboro.


  1. reCAPTCHA. Wikipedia. Konsultita en 2017-5-5. 

  2. Deciphering Old Texts, One Woozy, Curvy Word at a Time (2011-3-28). The New York Times. Konsultita 2017-5-5. 

  3. Teaching computers to read: Google acquires reCAPTCHA (2009-9-16). Official Google Blog. Konsultita 2017-5-5. 

Komentoj