La socio post la disfalo

Disfalita la civilizo, la manieroj de kompreni la vivon aliiĝis radikale, kaj bone kaj malbone.

La landoj militis en ferocaj militoj por ŝteli la risurcojn al aliaj regionoj, per senespera klopodo por konservi siajn riĉajn vivmanierojn. Malgraŭe la regionoj kaj landoj plej senavantaĝaj rezistis, kaj ili malfaciliĝis iliajn celojn, kiujn la socio malaprobis, do iamaniere la grandparton da risurcoj partigis la reginta klaso. La sklaveco kaj la genocido okazis en multaj landoj kaj regionoj. Sed la tensio neniam ĉesis.

Unu monaton, en la jaro 2050, oni faligis 18 atombombojn en kelkajn partojn de la mondo, kiuj formortigis multajn speciojn kaj malpliigis la homan populacion. La atombombojn estis senkompate faligitaj de potencaj nacioj unu al alia. Eble multaj faris tion pri rabio kaj kiel lasta montro de sia potenco, kvankam ili malaperus iujn minutojn poste; ĉiam fidelaj al sia nacio, ili efektivigis la ordojn.

La detruo estis preskaŭ tuta. Neniu granda urbo staris, kaj kiuj staris iĝis inferno por siaj loĝantoj. Ne estis ebla daŭri la urbana vivmaniero, kiam kio ĝin ebligas malaperis; ne restis akvon, manĝojn, elektron...

Batalis du idealoj: la anarkista kaj la aŭtoritatisma. Kiam malplenigis la akva rezervoj kaj la homoj ne povis sati iliajn bazajn necesaĵojn, la tensio ne povis esti pli granda.

Kompreneble en multaj urboj ekis la pugno por la lastaj risurcoj, kie la homoj, malesperaj, izolitaj kaj antaŭ sklavigitaj nur lernis sekvi siajn bazajn instinktojn, farante ion por supervivi.

Jam ne estis ŝtatoj nek armeoj de robotoj nek monopolaj korporacioj. La grandparto da homoj kiu supervivis, kiam la bomboj faligis, mortis iom poste per radiadaj malsanego aŭ vundo. Nenio volis scii pri la antikvan sistemon, sed tamen aperis kelkajn aŭtoritatismaj grupoj, kiuj fondis etaj diktatorecoj kaj destruis la nemultaj vivaj ĉirkaŭaĵoj, ili fosis sian tombon.

En ejoj malpli loĝataj kaj kie malpli influo havis la ideologio, kiu alportis al la mondo al la bordo de ĝia tuta detruo, grupetoj trovis la okazon por disvolvi tute sen la premo kaj la daŭraj atakoj de la sistemo, kiu jam ne ekzistis. Ili mem konis la diktaturoj; ili klare scias, ke la nura formo de supervivi, feliĉi kaj vivi en paco estis laborante komune, sen hierarĥioj nek absoluta povo.

La malgrandaj komunumoj frue rekonstruiĝis kaj plenumigis la valorojn de la solidareco kaj interhelpo. La decidoj estis farataj asemblee, penante ĉiam apliki samopiniiĝon. Kontraŭe al la etaj diktaturoj kaj aliaj aŭtoritatismaj grupoj, cirkaŭ la anarkistaj komunumetoj, la naturo rekreskis el la cindroj.

Oni bezonis kelkajn jarojn pli por establi la komunan modelon. La komunumetoj tiam estis asociaj federacie, etendinte sin je grando de landoj. Ili Kunlaboris por la defendo kontraŭ eventualaj agresoj de rabeguloj de la malmultaj aŭtoritatismaj grupoj, kiuj maltimis ataki iun vilaĝon. Ili estas establinte novan modelon de socio demonstrinte ĝian validecon en la praktiko.

Ili estas rekonstruinte la teĥnologion, la kulturon kaj la proprajn valuojn de sia socio. Antaŭ la terura nuklea milito ekzistis uloj, kiuj ankaŭ havis iliajn valuojn, sed estis malplimulto aŭ estis premitaj. Ili Rehavigis tiun scion enhavigita en formo de libroj, iloj, liberaj programaroj, apertaj desegnoj... Malmulto restis de la alio. Eble kelkaj memoraparatoj de ajn hostilo enhavis ion, sed multfoje estis ciferigitaj kaj ne eblis legi ĝin aŭ uzi ĝin sen pasvorto, tio okazis plejfoje je la enhavo limigita per DRM1 kaj proprieta programaro.

La socio multe ŝanĝiĝis, kaj la individuo kaj la komunumo plene disvolviĝis sen limigo. Ĉi-okaze respektinte la biomedion: disvolvinte la veganismon, la ekologian terkulturon kaj ebligante la bestan liberigon de la homa premo.

Malmultaj homoj de mia generacio povas kompreni ĉi tiun novan projekto, kiun hodiaŭ mi skribas. Kaj pravas, ke mulmultaj homoj supervivis, kaj ke estis kiuj farigis la bazon de ĉi tiu nova societo... Ĝi estas nur la impreso, kiun mi havas, vivinte ĉi du historiajn etapojn antagonismajn. La subpremanta klaso ne imagis, kio okazu: ili pensis pri sia stabileco en la sistemo, pri la konsumo de aĉetajoj, pri ĝoji ene de si mem, senzorge, pri kiu okazis cirkaŭ ili; ne estis grava por ili, ke por vivi tiamaniere ili devis detrui la vivon, ili devis labori pli, ili devis administri la morton.

Foje estas malfacile por mi kredi, ke ĉion kion mi vidis kaj vivis vere okazis. Defalis sistemo, kiu ŝajnis senfina. Mi ĝojas, ke mi helpis finigi ĝin, kaj ke mi ege kontribuis por krei ĉi tiun novan socion. Mi esperas, ke ĉi tiu rakonto, kiun mi nun al vi diras, ne estu forgesita, kaj utilu por ke vi ne faru la pasintajn erarojn.


  1. DRM estas la angla mallongigo de Digital Rights Management, cifereca administrado rajtoj. Ĝi signifas la teknologioj uzitaj per malebligi, ke la scio estis atingita kaj havigita. Por kio, iuj homoj Esperante nomis ironie al sistemo cifereca administrado de limigoj. 

Komentoj