Fek

Multaj homoj konis Johanon, malriĉan laboriston, kiu laboris en fabriko. Li loĝis en malgranda domo, kiun li luis. Oni malpliigis al li multege la salajron, kaj li apenaŭ havis monon por pagi la multekostan lupagon kaj manĝi. Aldone li helpis sian fraton pagi la hipotekon de la domo, kie li loĝis, ĉar li estis maldungita.

Tamen ĉiutage Johano vekiĝis por labori dankema pro tio, ke li havis la ŝancon bone manĝi la antaŭan nokton. Malgraŭ liaj ekonomiaj problemoj, li ĉiam sentis sin kontenta kaj feliĉa. Li neniam hezitis helpi sian fraton, kvankam tio signifis ne manĝi de tempo al tempo.

Riĉa komercisto loĝis en la urbo de Johano. Ambicia ekde junaĝo, por li la profitoj neniam sufiĉis. Tio igis lin vivi kun daŭra anksio kaj streso serĉante grandajn profitojn, ĉar ĉiuj liaj negocoj farindas en la ĝusta momento por maksimumi la enspezon.

Tiom da tempo li dediĉis al siaj entreprenoj, ke li apenaŭ ripozis: la plejparto de la noktoj li ne dormis pro maltrankvileco aŭ ĉar li daŭre laboris ĝis malfrue.

En sia libera tempo li lukse vivis, sed neniam sufiĉis kaj li malfeliĉis. Daŭre li bedaŭris pro tio, ke li ne gajnis pli da mono en siaj negocoj, ĉar, kvankam li estis milionulo, li freneze elspezis ĉion. Li ĉiam trovis pli bonan aŭton, pli bonan jakton, pli bonan palacon, pli bonan helikopteron… kompare al la aferoj, kiujn li jam havis. Pro tio li baldaŭ enuis je siaj kapricoj: li ne povis ĝui ilin sciinte, ke ekzistis nova kaj pli bona modelo, kiun li ne povis aĉeti. Tamen, kiam li akiris la aĵon, kiun li deziris, baldaŭ ĝi enuigis lin. Li bezonis multege da mono por financi sian luksan vivnivelon.

Unu tagon li rimarkis, ke li ne estis feliĉa. La tagoj pasis, kaj li daŭrigis sian rutinon meditante kaj observante sian ĉirkaŭaĵon. Ĉiuj ŝajnis esti kiel li, krom gaja viro, kiu ĉiam montris ridegon. Strangis al li vidi tiom da feliĉo en malriĉa kaj simpla laboristo. La tagoj pasis, kaj li ĉiam renkontis tiun feliĉan homon.

Li ne komprenis kial li estis tiel feliĉa. Tial unu tagon li decidis eltrovi la sekreton de Johano. Li invitis unu el liaj kunlaborantoj, kiu ankaŭ estis amiko lia, trinki ion kaj promesis al li, ke li rekompencus lin finance, se li rakontu al li pri la vivo de tiu homo. La laboristo tion faris. Atente aŭskultinte tion, kion li diris, la milionulo ankoraŭ ne komprenis, kiel persono kun tia malĝoja vivo povis esti tiel feliĉa.

La sekva tago estis dimanĉo. Johano promenis tra la urbo; li feliĉe kaj senzorge piediris. Subite venis la riĉa entreprenisto, kiu serĉinte kontentigan respondon diris al li: «Juna Johano, oni rakontis al mi la malfeliĉan historion de via vivo, kaj mi ne povas kompreni kial vi ĉiam estas feliĉa kaj amikema. Mi ŝatus, ke vi diru al mi vian sekreton. Kiel vi sukcesas esti feliĉa? Tiam Johano haltis kaj respondis: «Neniam forgesu viajn principojn. Vi devas agi laŭ viaj valoroj kaj fari tion, kion vi opinias ĝusta. Kiam vi renkontu malfacilaĵon, lukte reagu, pretu por solvi tion kaj, samtempe, estu serena kaj ne ĉagreniĝu. Faru bonajn aferojn kaj helpu la aliulojn. Tion mi faras kaj mi feliĉas».

Liaj vortoj ege seniluziigis la entrepreniston, kiu opiniis lin freneza kaj stulta. Li pensis, ke per tiuj agadoj Johano neniam estus feliĉa; oni ĉiam ekspluatus lin. Nenion li povos ĝui. Se li malfeliĉis estante riĉa kaj pova, li ne povis eĉ imagi kiel tiu malriĉulo povis vivi. Pro tio li ne kredis Johanon, kiam li diris, ke li estis feliĉa.

Li elokvente provis konvinki lin, ke li ŝanĝu sian agmanieron, forgesu siajn principojn kaj zorgu pri si mem; sed Johano ne volis forlasi siajn principojn. Unuafoje en sia vivo la entreprenisto sentis malĝojon pro iu. Johano estis mizera idioto bonkora. Strange lia kompato igis lin fari iun malavaran agon, kiun li neniam faris.

— Kvankam mi ne samopinias, mi dankas vin pro la konsilo. Oni rakontis al mi vian historion, kaj mi kompatas vian mizeron. Mi ŝatus helpi vin, bonan homon, igi vian vivon pli ĝoja kaj malpeza. Mi donos al vi unu el miaj aŭtoj, por ke vi povu veture promeni kaj trankviliĝi de tempo al tempo. Estas bonega aŭto — li diris dum la laboristo mire rigardis lin. — Ĝi ankaŭ utilos al vi por iri al via laborejo. Sed atentu — daŭrigis la parolema kaj vanta entreprenisto —, ĉi tiu aŭto havas propraĵon: por antaŭeniri vi devas diri «ek» kaj por bremsi vi devas diri «halt’». La aliaj komandoj logikas: «glacoviŝilo» aktivas la glacoviŝilon, «radio» ŝaltas la radion, «pli laŭte» laŭtigas la ludilon, «malpli laŭte» mallaŭtigas la ludilon. Estas manlibro en la gantujo. Vi rapide lernos ĉion. Ĝoju!

La entreprenisto donis al li sian aŭton. Johano ne volis akcepti lin kaj diris, ke li ne bezonis ĝin; sed fine pro la insistado de la entreprenisto li akceptis ĝin.

Johano sentis sin vere mizera kompare al la entreprenisto, kiu ŝajnis scii ĉion kaj havi ĉion; li nenion havis. Kiam li ricevis la ŝlosilojn, eniris li la aŭton kaj diris «ek».

Konfuzite, li ne sciis kien iri kaj kion fari, do li veturis al najbara urbo per sia nova aŭto. Ĝi estis tre multekosta, do li konsideris vendi ĝin; li iris al la laborejo bicikle kaj ĉiam, kiam li eliris el la urbo, li uzis aŭtobuson, trajnon aŭ alian transportilon. Li ne bezonis ĝin.

Sed dum mallonga momento li pensis pri la vortoj de tiu komercisto. Neniam li meditis pri sia mizera situacio. Dum la veturo li rimarkis, ke pro tiom protekti la aliulojn li forgesis helpi sin mem. Eble li estis tro altruista. «Ekde nun mi pensos nur pri mi mem, kiel rekomendis al mi la entreprenisto». Li pensis, ke bonŝance li povus iĝi kiel li konsideris tiun entrepreniston: saĝa, feliĉa kaj riĉa.

Dum la veturo li sentis la emocion stiri aŭton ege kvalitan. Johano havis la impreson, ke li estis kiel la aŭto; li sentis sin rapida, nehaltigebla. Dum momento li forgesis pri la tempo, pri siaj devoj kaj pri siaj pensoj. Li estis tiom distrita en siaj pensoj, ke li ne vidis signalon, kiu avertis, ke la vojo estis blokita. Iom malproksime oni estis rekonstruinta la ponton, kiu falis dum la violenta ŝtormo de la antaŭa semajno. Johano antaŭeniris tra la ŝajne senfina ponto, kiam li ekrimarkis, ke ĝi kondukis al abismo. Ekvidis li la rompitan ponton, trafikan barilon kaj la krutaĵon antaŭ la abismo. Tuj li reagis kriinte «halt’».

La aŭto transiris la trafikan barilon; ĝi haltis tre proksime de la abismo… Johano forviŝis la ŝviton de sia frunto, trankviliĝe elspiris. La telefono sonoris. Estis lia frato. «Jes… Bone…», Johano respondis, «mi revenos en dek minutoj». La aŭto komencis antaŭeniri. «Fek!», Johano ekkriis, kaj la aŭto pli rapide moviĝis. Kiam Johano diris «halt’», estis tro malfrue…

Komentoj